Saltu al enhavo

Arnoldo de Winkelried Bertoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnoldo de Winkelried Bertoni
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1878 (1878-12-28)
en Lottigna
Morto 31-an de julio 1973 (1973-07-31) (94-jaraĝa)
en Asunciono
Ŝtataneco Svislando
Paragvajo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Moisés Santiago Bertoni (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
zoologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arnoldo de Winkelried Bertoni (28-a de decembro, 1878 – aŭgusto 1973) estis paragvaja zoologo naskita en Svisio.[1][2][3]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Svisio en familio de ital-parolanta svisa naturalisto, filozofo kaj anarĥiisto Mosè Giacomo Bertoni. Arnaldo de Winkelried (aŭ Arnaldo da Winkelried) estas lia propra nomo, donita omaĝe al Svisia nacia heroo Arnold von Winkelried, kiu mortis heroe en Batalo de Sempach (1386) por doni al svisa popolo liberon de Habsburga regno. Lia frato nomiĝis Guillermo Tell omaĝe al alia svisa popola heroo Wilhelm Tell.

En 1887 la familio forlasis Eŭropon kaj elmigris al Paragvajo. Ĝuste tie Arnaldo de Winkelried komencis studi zoologion kun lia patro, vivante en malgranda komunumo (nun nomata Puerto Bertoni omaĝe al li kaj lia patro) en Departemento Alto Paraná ĉe la Paraná-rivero.

En 1903–1906 li estis instruisto pri zoologio kaj zooteĥniko en agrokultura lernejo, kiun lia patro fondis kaj estris en 1897. En 1917 li kaj lia frato Guillermo Tell translokiĝis al Asunción, kie li komencis sian propran esploron pri Paragvaja faŭno, aparte insektoj (Eumeninae, Polistinae, Masarinae, Sphecinae kaj Trigonalidae), kaj vertebruloj, precipe birdoj. Li ankaŭ kontribuis al paleontologio kaj arĥeologio de la regiono.

En la 1930-aj li estis profesoro pri zoologio, zooteĥniko, entomologio kaj fitopatologio en agrokulturaj lernejoj Escuela Superior de Agricultura kaj Escuela Nacional de Agricultura Mariscal Estigarribia. Li faris signifan kontribuon en gvarania nacia movado, interalie li publikigis la unuan zoologian vortaron en gvarania lingvo kaj estis unu el la kunfondintoj de la Gvarania akademio de scienco kaj kulturo.[3]

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vocabulario zoológico guaraní (Con etimología y nomenclatura técnica). 1910.
  • Contribución a la biología de las avispas y abejas del Paraguay (Hymenoptera). 1911.
  • Catálogo sistemático de los vertebrados del Paraguay. 1912.
  • Fauna paraguaya: catálogos sistemáticos de los vertebrados del Paraguay: peces, batracios, reptiles, aves, y mamíferos conocidos hasta 1913. Asunción: Establecimiento Gráfico M. Brossa, 1914.
  • Aves paraguayas poco conocidas. 1925.
  • Notas biológicas y sistemáticas sobre algunos insectos útiles. Asunción: Dirección de Agricultura y Defensa Agrícola, 1926.
  • Nueva forma de psitácidos del Paraguay. 1927.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Contreras Roqué, Julio Rafael. (2019) Arnaldo de Winkelried Bertoni. Primer zoólogo paraguayo. Buenos Aires: Ediciones Fundación Azara. ISBN 978-987-1699-45-2.
  2. (June 2014) “Homenaje a A.W. Bertoni en el centenario de sus "Calálogos Sistemáticos"”, Boletín del Museo Nacional de Historia Natural del Paraguay (Spanish) 18 (1), p. 3. Alirita 2019-09-11..  Arkivigite je 2019-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 Arnoldo da Winkelried Bertoni”, Génesis Paraguay.