Arondismento Tarbes
Aspekto
Arondismento Tarbes | |
france: Arrondissement de Tarbes
okcitane: Arrondiment de Tarba | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Okcitanio |
Departemento | Altaj Pireneoj |
Ĉefurbo | Tarbes |
Areo | 1 488 km² (148 800 ha) |
Loĝantaro | 145 643 (2022) |
Denseco | 98 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 653 |
Komunumoj | 212 |
La arondismento Tarbes (france arrondissement de Tarbes, okcitane Arrondiment de Tarba) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Altaj Pireneoj, france Hautes Pyrénées [ot pirene], okcitanlingve Pirenèus Nauts [pireneŭs naŭts], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Tarbes, okcitane Tarba. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 145 643 personoj sur areo de 1 488 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 98 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 19 kantonoj.