Arras
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arras (stacidomo). |
Arras | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
komunumo en Francio urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Pas-de-Calais (prefektejo) | ||||
Arondismento | Arras (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 62041 [+] | ||||
Poŝtkodo | 62000 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-arras.fr/ | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 42 600 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 663 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 17′ N, 2° 47′ O (mapo)50.2897222222222.7808333333333Koordinatoj: 50° 17′ N, 2° 47′ O (mapo) | ||||
Alto | De 52 al 99 m | ||||
Areo | 11,63 km² (1 163 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Arras [+] | |||||
| |||||
Arras [aras], en esperanto Araso[1], 200 km norde de Parizo, 50 km sude de belga landlimo, estas la ĉefurbo de la departemento Pas-de-Calais, en la regiono Hauts-de-France. Tiu mezgranda urbo en nordo de Francio, kun siaj ĉirkaŭurboj, sumas proksimume 50 000 loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Arras estis, sub tiama nomo Nemetacum, ĉefurbo de la galla gento Atrebatoj. Poste romia urbo, kies restaĵoj estas prifosataj, dum la 2-a jarcento post tuta detruo kaj malhomigo de la regiono far la unuaj ĝermanaj ĝermanoj ligo al Ĝermanoj invadoj, ĝermanaj koloniantoj estis instalitaj de la romiaj imperiestroj.
En la jaro 1105, la urbo suferis terura epidemio kaŭzita de Claviceps purpurea. Laŭ la tradicio, la virgo kun mirakla kandelo kuracis 143 malsanulojn.
En la malnova Francio Araso estis la ĉefurbo de la provinco Artezo. Dum Mezepoko Arras estis, krom farado de drapo, plej konata en Eŭropo centro de elfarado de tapetoj, ĝigrade, ke en la angla lingvo tiam Arras signifis "tapeto" kaj en Italio Arazzi, kaj en la pola lingvo oni ĝis nun diras Arras por tapeto. Tiu produktado ĉesis pr. komence de la 16-a jarcento. Poste Arras iĝis produktanto de punto.
Ĉirkaŭ Arras okazis diversaj bataloj en diversaj militoj (Pri tio vidu listeton en artikolo Batalo de Arras. Dum la unua mondmilito Araso situis apud la fronto. Tie la britia armeo konstruis subteran malsanulejon por 700 malsanuloj. La lasta batalo de Arras okazis dum la batalo de Francio, en la unuaj etapoj de la Dua Mondmilito.
Nuntempe Araso estas ĉefe oficeja urbo.
Kulturo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas la renesanca urbodomo kaj ĝia urboturo kaj kariljono, la du placoj "Granda placo" (Grand'-Place) kaj "Malgranda placo" (Petite-Place), ĉirkaŭitaj de 17-jarcentaj (fakte re-konstruita post detruo de la urbo dum la Unua mondmilito) domoj, kaj la kilometroj da subteraj galerioj laŭ tri taveloj, datiĝantaj el la mezepoko, kaj kiuj denove utilis por la brita armeo dum la unua mondmilito.
Ankaŭ la vasta abatejo Sankta-Vaast, en klasika stilo de la 18-a jarcento, kies monaĥapreĝejo ekde 1804 anstataŭas la de la revolucio malkonstruitan katedralon. En tiu abatejo (kiu apenaŭ utilis kiel tion) estas nun la muzeo. En 1934 okazis la franca nacia Esperanto kongreso.
Ankaŭ estas fortikejo, restaĵo de la urbaj fortikaĵoj, konstruita kiel multaj aliaj tiuepokaj de Vauban. Estas nun inskribita ĉe la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Famuloj ligitaj kun la urbo
[redakti | redakti fonton]- Sankta Vedast
- Adam de la Halle
- Antoine Sebert, skerminstruisto
- Jehan Bodel
- Eugène-François Vidocq
- Robespiero
- aliaj revolucianoj de 1789 vivis tempere tie:
- Babeuf en karcero
- Joseph Fouché estis profesoro
- Lazare Carnot estis garnizone
aliaj naskitoj:
cetere:
- Charles de Gaulle ekis sian militistan karieron
- Louis Blanc estis preceptoro de la filo de la Arras-a industriisto Alexis Hallette (unua franca fabrikisto de lokomotivoj) inter 1832 kaj 1834.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Esperanto-Klubo
[redakti | redakti fonton]- E-a klubo de Arras[rompita ligilo]
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ PIV kaj laŭ la retejo de la loka klubo: http://arrasesperanto.free.fr
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.ville-arras.fr Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- www.arras-online.com Arkivigite je 2009-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala paĝaro de la urba komunumo Arkivigite je 2005-12-01 per la retarkivo Wayback Machine