Saltu al enhavo

Artúr Gergely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artúr Gergely
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1921 (1921-03-10)
en Marcalgergelyi
Morto 5-an de junio 1986 (1986-06-05) (65-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
universitata instruisto
tajloro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Artúr Gergely [gergej], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gergely Artúr, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, tajloro. Liaj nomvariantoj estis Gewürz (familia) kaj Arthur (persona).

Artúr Gergely[1] naskiĝis la  10-an de marto 1921(nun 1921-03-10) en Gergelyi, li mortis la 5-an de junio 1986 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Artúr Gergely estis tajloro inter 1938–1944, dum li partoprenis en subtera movado de komunistoj. Kelkfoje li estis arestita, fine li estis deportita al Koncentrejo Mauthausen-Gusen. Post la liberiĝo li havis postenon en la junulara movado kaj li maturiĝis en gimnazio de Debrecen en 1946, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1952. Post la diplomo li estis asistanto (1951–1959), lektoro (1959–1967), docento (1967–1974), profesoro (1974–1986), ankaŭ fakultatestro (1969–1972) kaj vicrektoro (1972–1978) en la universitato. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1960, li kandidatiĝis en 1967, li doktoriĝis en 1983 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1954 kaj li ricevis plurajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A Ti(IV) aszkorbinsav reakciójáról Fe(III) és dehidroaszkorbinsav jelenlétében. (kunaŭtoro, 1957)
  • Titán(IV) komplexek polarográfiás vizsgálata és analitikai alkalmazása. (disertaĵo, 1959)
  • Über die Komplexbildung der Zweiwertigen Metallen mit der d-Glucosaminsäure. (kunaŭtoro, 1962)
  • Átmenetifém-ionok oxi-aminósav komplexeinek egyensúlyi viszonyai. (disertaĵo, 1966)
  • Complexes of 3,4-dihydroxyphenyl Derivatives. 1–2. (1976)
  • Aminosavak és származékaik komplexképző sajátságai. (disertaĵo, 1982)
  • Nikkel(III)-, réz(II)- és cink(II)-diaminomonokarboxilát glicerinnel, 2,2’-bipiridllel és ATP-vel képzett vegyes ligandumú komplexei. (kunaŭtoro, 1984)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]