Arthur Brooks Baker
Arthur Brooks Baker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-a de aŭgusto 1877 en Salem, Kansaso |
Morto | 22-an de majo 1973 en Santa Barbara, Kalifornio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1906–) |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Komunista Manifesto |
Verkis en Esperanto | fondis la unuan Esperanto-gazeton Amerika Esperantisto Elements of Esperanto American Esperanto Book |
Esperantistiĝis en | 1906 |
Arthur Brooks BAKER [bejkr] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Salem, Kansaso; mortis la 22-an de majo 1973 en Santa Barbara, Kalifornio[1]) estis usona Esperanto-pioniro, prelegisto kaj ĵurnalisto.[2]
Baker lernis Esperanton en 1906. En 1909 li vojaĝis al Barcelono por inviti la 6-an Universalan Kongreson al Usono, kaj dum tiu Kongreso (en Vaŝingtono en 1910) li konatiĝis kun Zamenhof[3][4].
Baker fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono, Amerika Esperantisto, kaj eldonis ĝin de oktobro 1906 ĝis 1910. Li verkis propagandan broŝuron Elements of Esperanto, 1906; oni disdonis 100 000 ekzemplerojn. En 1907 li verkis lernolibron "American Esperanto Book" kun dudirekta vortaro uson-angla - Esperanto - uson-angla[5]; 40 000 ekzempleroj estas disdonitaj.
En 1907 Li tradukis la Komunistan Manifeston. En 1911 li vendis gazeton kaj libro-rajtojn al Ivy Kellerman Reed kaj Edwin C. Reed.
Rete legeblas
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ usona censuso
- ↑ "Remembering Some of Our Pioneers Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine" en Esperanto USA 2006/2, fare de William R. Harmon.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, 1933.
- ↑ Nekrologo kun foto de Baker en Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 66, n. 810 (1973), p. 114
- ↑ Bernardo. Buno, butoro, buzo: Arkaismoj el Usono. (2009-07-19).