Artibonite (rivero)
Aspekto
Artibonite | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hispaniolo (Domingo, Haitio) |
Longeco | 320 km |
Akvokolekta areo | 8 908 km² |
Averaĝa trafluo | 84 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Golfo de Gonavo, 19° 13′ 30″ N 72° 46′ 52″ O / 19.22500 °N, 72.78111 °O (mapo) |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Mirebalai, Petite-Rivière-de-l'Artibonite |
Artibonite estas la plej longa rivero de Hispaniolo. Ĝi fontas en la centra ĉenmontaro en Domingo kaj fluas tra Haitio al la Golfo de Gonavo. Laŭ ĝi nomiĝas la haitia departemento Artibonite.
La rivero estas utiligata por akvumado kaj por produktado de elektro. Ĝi gravas por fiŝkaptado, nelaste ĉar la aliaj riveroj de Haitio sekiĝas en iuj sezonoj. Negrandaj boatoj povas uzi la malsuprajn 150 km de la rivero.