Saltu al enhavo

Artsalono de Antverpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artsalono de Antverpeno
periodical exhibition (en) Traduki
artekzpozicio Redakti la valoron en Wikidata
ekspozicio
Komenco 1789 vd
Fino 1926 vd
Lando(j) Belgio vd
vdr
Reĝa Muzeo pri Belarto ĉe Antverpeno

La artsalono de Antverpeno (1789-1926), france Salon d'Anvers, estis perioda arta ekspozicio de verkoj fare de vivantaj artistoj el diversaj landoj en Antverpeno (Belgio). La evento, organizita de la Reĝa Societo por la Antaŭenigo de Belartoj, koncentriĝis ĉefe pri pentrado, sed al ĝi ankaŭ partoprenis skulptistoj, desegnistoj, gravuristoj kaj arkitektoj.

La partoprenantoj havis la eblon tiel prezenti siajn verkojn al la ĝenerala publiko. La ekspoziciaj katalogoj estas tiam tre postulataj, kaj la gazetoj kaj la artkritikistoj atente sekvis la eventon. Multaj ekspoziciataj verkoj sekve enigis la kolektaron de la Reĝa Muzeo pri Belarto ĉe Antverpeno, kiu aĉetis la verkojn dum la salono.

La Salono de Antverpeno okazis entute kvardek-tri fojojn, de 1789 ĝis 1926.