Artur Biedl
Artur BIEDL (naskiĝinta la 14-an de novembro 1904 en Vieno, mortinta la 29-an de oktobro 1950 en Regensburg) estis aŭstra klasika filologo. Lia samnoma patro docentis Prage, lia patrino Elisabeth Biedl mortis en 1942 en la Lodza geto.[1]
Vivo kaj agadoj
[redakti | redakti fonton]Biedl studis je la Germana Universitato de Prago ĉe Siegfried Reiter, Theodor Hopfner kaj Edgar Martini kie li doktoriĝis en junio 1929 post defendo de tezo pri la historiisto Lucius Cornelius Sisenna promoviert[2]. Inter 1931 kaj 1938 li estis asistanto ĉe la Seminario pri sciencoj de la aktikva modo ĉe la praga altlernejo. Ĝis 1939 instruistis lien gimnazio en Teplice, sed dum la Dua mondmilito estis li privata instruisto kaj bibliotekisto.[3].
Pro forpelo en 1945 li ekdeĵoris en junio 1945 sur la episkopa seminario kaj gimnazio en Straubing kaj krome de majo 1946 ĉe la Filozofia-teologia altlernejo regensburga. En 1947 li vokiĝis al la universitato de Greifswald.[4], kion li ne sekvis. En junio 1950 sukcesis habilitiĝo en Munkeno danke al laboraĵo pri la teksta historio de aĵoj de Diogeno Laertio.[5] Biel ankaŭ skribis aĵojn koncerne al Bizanciaj studoj. Sed baldaŭ post la munkena habilitiĝo li mortis grave malsaniĝante.
Edzigis lin la vienanino Ingebord Tschermak-Seysenegg (1912-1970), filino de la fama fiziologo Armin Tschermak-Seysenegg. Ili havis tri filinojn kaj filon (la informadikisto Albrecht Biedl).
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- De Memmiorum familia. Ĉe: Wiener Studien 48, 1930, p. 98–107.
- Die Himmelsteilung nach der disciplina Etrusca. Ĉe: Philologus 86, 1931, p. 199–214.
- Eine griechische Handschrift aus der Sammlung des Bohuslaw v. Lobkowicz. Ĉe: Mitteilungen des Vereines für Geschichte der Deutschen in Böhmen 71, 1933, p. 95–119.
- Matthaeus Camariotes Specimen prosopographiae byzantinae. Ĉe: Byzantinische Zeitschrift 35, 1935, p. 338–339
- Beiträge zur Geschichte der Codices Palatini graeci. Ĉe: Byzantinische Zeitschrift 37, 1937, p. 18–41.
- "Der Handschriftenschreiber Joannes Skutariotes. Eine Skizze". Ĉe: Byzantinische Zeitschrift 38, 1938, p. 96–98.
- "Ein bisher vermisster Leidener Bibliothekskatalog des 17. Jahrhunderts". Ĉe: Het boek 25/1938, p. 45–49.
- "Der Heidelberger cod. Pal. gr. 129 – die Notizensammlung eines byzantinischen Gelehrten". Ĉe: Würzburger Jahrbücher für die Altertumswissenschaft 3, 1948, p. 100–105.
- Das große Exzerpt Ф. Zur Textgeschichte des Laertios Diogenes (=Studi e testi, 184). Biblioteca Apostolica Vaticana, Città del Vaticano 1955 (preparis presiĝon Karl Preisendanz)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Karl Preisendanz: "Artur Biedl zum Gedächtnis". Ĉe: Artur Biedl: Das große Exzerpt Ф. Città del Vaticano 1955, p. 121–127
- Biographisches Lexikon zur Geschichte der Böhmischen Länder, vol. 1. Oldenbourg, München, Wien 1974, p. 92
- Rudolf M. Wlaschek: Biographia Judaica Bohemiae vol. 1, Forschungsstelle Ostmitteleuropa, Dortmund 1995, p. 21
- Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe: Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Volumo 1: A–I. Eldonis Aŭstria Nacia Biblioteko. Saur, München 2002, ISBN 3-598-11545-8, p. 922
- Martin Sicherl: "Die Klassische Philologie an der Prager deutschen Universität 1849–1945". Ĉe: Eikasmós 14/2003, p. 393–419
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- postlasitaĵaro je la hajdelberga universitatbiblioteko
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ centra dataro de viktimoj de Holokaŭsto
- ↑ Nepresite; anonco je Jahrbuch der Philosophischen Fakultät der Deutschen Universität in Prag 6, 1928/29 [1931], p. 25–29.
- ↑ Karl Preisendanz: "Artur Biedl zum Gedächtnis". Ĉe: Artur Biedl: Das große Exzerpt Ф. Città del Vaticano 1955, p. 123. - Laŭ Rudolf M. Wlaschek: Biographia Judaica Bohemiae. Volumo 1, Forschungsstelle Ostmitteleuropa, Dortmund 1995, p. 21 oni maldungis lin en 1939 kaj li postvivis loĝadon en la Lodza geto.
- ↑ Ingo Schröder: Die staatlichen philosophisch-theologischen Hochschulen in Bayern von 1923 bis 1978. Disertacio, München 2004, p. 122 (interrete).
- ↑ Okupiĝo pri ĉi verkisto estis rekomendinta al li jam Martini.