Saltu al enhavo

Arturo Toscanini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo Toscanini
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1867 (1867-03-25)
en Parmo
Morto 16-an de januaro 1957 (1957-01-16) (89-jaraĝa)
en Manhatano
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo monumenta tombejo de Milano Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio (1946–1957)
Reĝlando Italio (1867–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Conservatorio Arrigo Boito (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Arturo Toscanini
Familio
Patro Claudio Toscanini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Carla Toscanini De Martini (en) Traduki (1897–1951) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Wally Toscanini Castelbarco (en) Traduki, Walter Toscanini (en) Traduki, Wanda Toscanini Horowitz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Vladimir Horowitz (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikisto
komponisto
muzikdirektoro
dirigento
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Arturo TOSCANINI (n. la 25-an de marto 1867 en Parma; m. la 16-an de januaro 1957 en Nov-Jorko) estis itala orkestra dirigento. Li konsideriĝas inter la plej elstaraj dirigentoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Post studado de violonĉelo li dum la jaro 1885 decidis iĝi orkestra dirigento. Unuajn spertojn li kolektis dum la sekva jaro en Brazilo. Ekde la jaro 1895 li estis dirigento en la operejo de Torino. En aĝo de 29 jaroj li tie, la 1-an de februaro 1896, pro malsaniĝo de du preferataj kolegoj, rajtis dirigi la premieron de la opero La Bohème de Giacomo Puccini.

Arturo Toscanini kune kun sia edzino (maldekstre de li)

Du jarojn pli poste li dungiĝis kiel orkestra dirigento de la Teatro alla Scala de Milano. Jardekon pli poste, dum 1908, Toscanini akceptis dungiĝon ĉe la Metropola Operejo de Novjorko, sed tamen kelkajn jarojn pli poste revenis al Eŭropo por plua laborado tie. Interalie li dirigis multajn koncertojn de la Viena filharmonia orkestro. Dum pluraj jaroj li ankaŭ dominis la muzikan festivalon de Salcburgo. Dum la jaro 1937 li definitive elmigris al Usono, por decidite distanciĝi de la itala kaj germana faŝismoj – dum la jaro 1938 li ankoraŭ planis gvidi plurajn koncertojn en Salcburgo, sed proteste nuligis tiujn planojn post la ligiĝo de Aŭstrio al Nazia Germanio.

En Nov-Jorko li dirigis simfonian orkestron, kiu aparte estis fondita por li. Post la Dua Mondmilito li por unuopaj koncertoj ankaŭ revenis al Eŭropo; interalie li dirigis la remalferman koncerton de la operejo Teatro alla Scala en Milano la 7-an de decembro 1946. Lia filino Wanda edziniĝis kun la elstara pianisto Vladimir Horowitz, kun kiu li interalie prezentis legendan registriĝon de la 1-a porpiana koncerto de Pjotr Ĉajkovskij, kiu ankaŭ estis sukcesega dum unusola publika prezento dum la jaro 1943, kiam el la publiko kolektiĝis 11 milionoj da dolaroj por komunutilaj celoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]