As bestas
As bestas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | As bestas |
Originala lingvo | hispana lingvo • franca lingvo • galega lingvo |
Kina aperdato | 20 jul. 2022, 30 mar. 2023 |
Ĝenro | drama filmo, suspensa filmo |
Kameraado | Alejandro de Pablo |
Reĝisoro(j) | Rodrigo Sorogoyen |
Produktisto(j) | Sandra Tapia Díaz |
Scenaro | Isabel Peña Domingo • Rodrigo Sorogoyen |
Loko de rakonto | Galegio |
Muziko de | Olivier Arson |
Rolantoj | Denis Ménochet • Marina Foïs • Luis Zahera • Diego Anido |
Produktinta firmao | Arcadia Motion Pictures Le Pacte |
Honorigoj | Premio Feroz for Best Drama • Premio César por la Plej Bona Fremda Filmo • Goya Award for Best Film |
IMDb | |
As bestas estas rura trilero hispan-franca de 2022 reĝisorita de Rodrigo Sorogoyen kaj protagonistigita de Denis Ménochet, Marina Foïs, Luis Zahera kaj Diego Anido. La agado okazas en Galegio kaj estis filmita en franca, hispana kaj galega.
Ĝi ricevis la premion de la publiko Ciudad de Donostia al la plej bona eŭropa filmo en la Donostia Kinfestivalo. En la Goya-premioj ĝi ricevis naŭ premiojn, inter kiuj al plej bona filmo, plej bona reĝisoro (Rodrigo Sorogoyen), plej bona protagonista aktoro (Denis Ménochet), plej bona diaranga aktoro (Luis Zahera) kaj plej origina scenaro (Isabel Peña kaj Rodrigo Sorogoyen).
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La agado okazas en rura galega etoso, la intrigo sekvas francan paron kiu instaliĝas en malgranda vilaĝeto kiu serĉas konekti kun la naturo tra la ekologia agrikulturo kaj la promocio de la rura turismo. Tamen, tio rezultas en malamikeco kaj violento de paro da najbaroj ĉefe pro malkonsento pri la instalado de ventogeneratoroj en la valo, kio postulus vendon de la teroj al la firmao kiu proponas la projekton.
La filmo inspiriĝas libere en murdo reale okazinta en januaro de 2010 en la vilaĝo Santoalla, municipo Petín (provinco Orense) kun 1 076 loĝantoj en 30,4 km².
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]Aktor(in)o | Personaje |
---|---|
Denis Ménochet | Antoine Denis |
Marina Foïs | Olga Denis |
Luis Zahera | Xan Anta |
Diego Anido | Lorenzo Anta |
Marie Colomb | Marie Denis |
Luisa Merelas | Madre Anta |
José Manuel Fernández y Blanco | Pepiño |
Federico Pérez Rey | Cabo 1 Mariano |
Javier Varela | Cabo 2 Xosé |
David Menéndez | Cabo 3 Alfonso |
Xavier Estévez | Sargento Espín |
Gonzalo García | Breixo |
Pepo Suevos | Farmisto |
Machi Salgado | Rafael |
Emile Duthu | Pierrot |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informo pri As Bestas
- Santoalla (Daniel Mehrer kaj Andrew Becker, 2016). Dokumenta filmo pri la reala murdo.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo As bestas en la hispana Vikipedio.