Saltu al enhavo

As intermitências da morte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
As Intermitências da Morte
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala
Eldonado
Eldondato 1965
Eldonejo Caminho
Ĝenro magia realismo
vdr

As intermitências da morte (La intermitoj de la morto) estas libro de la portugala verkisto José Saramago publikigita en 2005. Ĝia dekomenca frazo "No dia seguinte ninguém morreu" (La sekvan tagon neniu mortis) estas elirejo por ampleksa cerbumado pri la vivo, la morto, la amo kaj la senco, aŭ ties manko, de la homa ekzistado.

Fidela al sia moderna stilo kaj eĉ pli sarkasma kaj ironia, Saramago iras trans ekzistadismaj cerbumadoj, kaj faras akran kritikon de la moderna socio (la lando estas fikcia) rakontante la reagojn de la eklezio, de la registaro, de la pastraro, da la ĵurnalistoj, de la filozofoj, de la ekonomikistoj, de funebrentreprenoj, maljunulejoj, malsanulejoj, sekurkompanioj, familioj kun zorgenda mortonto hejme, mafio ktp.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • En la 1-a de januaro, la lando gapas kiam neniu plu mortis. Tiel oni aliras al la paradoksoj de la mortomanko, konfliktoj, diskutoj kaj solvoj por la problemo de tiuj kiuj nek mortas nek povas reveni al la vivo, nome la mortantaj. Konversacio inter ĉefministro kaj la ekleziestro.[1]
  • Amasa flagomontrado, plendoj de funebrentreprenoj, hospitaloj ktp. La asekurentreprenoj savas sin ŝanĝante la mortasekurojn al la atingo de 80 jaroj, por eviti nuligojn de mortopolisoj.
  • Pinta debato inter religiestroj kaj filozofoj. Familio de ĉelimaj kamparanoj portas mortuntajn maljunulon kaj bebon translimen por ke ili finfine ripoze mortu kaj on enterigas ilin tien.
  • Najbaro ekscias prie sed ne okazas denuncoj kaj aliaj sekvas la ekzemplojn. Oni kontrolas la landlimojn, sed mafiuloj ĉantaĝas por mildigi tion kaj kontroli la trafikon. Demarŝoj de la registaroj por elturniĝi.
  • Sendado de trupoj ambaŭflanke de la landlimmo kaj mafioj intervenas ankaŭ ambaŭflanke. Familio ekentombigas enlanden post duobla transiro de limoj (unue mortonta, due mortinta); nova negocado inter armeo, mafio, funebrentreprenoj kaj familioj.
  • Metilernanto de filozofo cerbumas kun spirito de akvario pri la morto kaj la mortoj, ankaŭ de bestoj kaj de plantoj. Polemiko kaj filozofia kaj eklezia. Ekonomikaj konsideroj pri la pliigo de la proporcio de pensiuloj. Respublikanoj atentigas pri la neeltenebla serio de estontaj nemortintaj abdikuntaj reĝoj kaj de pensiuloj.
  • En la 7a ĉapitro estas letero adresita de la morto al estrarano, kaj ĝi estas legita ĉe televidkanalo: tial estis publikigita la novaĵo de ĝia reveno, ĝuste noktomeze. Kunvenoj de funebrentreprenoj kaj aliaj profesiuloj kiuj devas elturniĝi ĉe la venonta lavango de mortoj.
  • Sekvoj kaj interepretoj de la fama letero. Reago de la morto, neanta esti Morto majuskle. Grafologia analizo. Ĝisdatigo fare de hospitaloj, asekurentreprenoj, mafio (kiu "protektas" funebrentreprenojn, eklezio, kiu debatas ĉu dio kaj morto estas samo, sed precipe prepariĝas por la funebro de la patrin-reĝino.
  • En la 9a ĉapitro la morto eksendas leterojn al mortontoj ke ili mortos post unu semajno. Tiukadre oni priserĉas la morton, kvazaŭ ke temas pri virino. Diverseco de la reagoj de la avertitaj mortontoj.
  • Unu el tiuj leteroj estas redonita al la sendinto, nome la morto; temas pri iu violonĉelisto kiu devis morti 49-jarulo, sed jam estas 50-jarulo.
  • La morto serĉas la violonĉeliston kies letero estas foje resendita al la sendinto. Li dormas trankvile kun hundo ĉe li.
  • La morto konsultas siajn arkivojn. Duboj pri kion fari okaze de nenormalaĵo, kia estas tiu violonĉelisto kiu devis esti jam mortinta kaj finfine la morto manipulas lian naskiĝjaron por povi mortigi lin akurate.
  • La morto akompanas la violonĉeliston kaj lian hundon. Li legas libron pri insektoj kaj la morto cerbumas pri unta uzado de papilio anstataŭ leteroj.
  • La morto forestos kaj komisias la falĉilon por la sendado de la jam pretiĝintaj leteroj.
  • Dialogo de la falĉilo kun la morto, konvertita en bela virino, kiu aliras denove al la violonĉelisto.
  • La morto ĉeestas koncerton kie li ludas. Alparolas lin, flirtas... Telefonas, ke ŝi havas leteron por li, sed ne liveris ĝin, li cerbumas. Renkontoj kaj nerenkontoj. Finfine ŝi venas liahejmen kaj ili amoras; ŝi fajrdetruas la leteron kaj restas kun li.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉiu ĉapitro laŭ la eldono José Saramago, As intermitências da morte, Porto Editora, 2023, ISBN = 978-972-0-04667-3

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]