Asfur Stah (filmo)
Aspekto
Asfur Stah | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | عصفور السطح |
Originala lingvo | araba lingvo |
Kina aperdato | 14 sep. 1990, 3 sep. 1992, 26 sep. 1990 |
Ĝenro | komedia filmo, drama filmo, tragikomedio, rakonto pri plenkreskiĝo |
Kameraado | Georges Barsky |
Reĝisoro(j) | Férid Boughedir |
Produktisto(j) | Ahmed Bahaeddine Attia • Sylvain Bursztejn |
Scenaro | Nouri Bouzid • Férid Boughedir • Taoufik Jebali |
Loko de rakonto | Tunizio |
Muziko de | Anouar Brahem |
Rolantoj | Férid Boughedir • Jamel Sassi • Mustapha Adouani • Fatma Ben Saïdane • Mohamed Driss • Hélène Catzaras • Selim Boughedir • Rabia Ben Abdallah • Abdelhamid Guayas • Issa Harrath • Fethi Haddaoui • Raouf Ben Amor |
Honorigoj | Tanit d'or |
IMDb | |
Asfur Stah (arabe: عصفور السطح) (france:Halfaouine, l'enfant des terrasses) (Halfaŭin', la infano de terasoj) estas tunizia unua longdaŭra filmo de Ferid Bugedir aperinta en 1990.
Temo
[redakti | redakti fonton]En popola kvartalo de Halfaŭin', Tunizo, la juna Nura vivas inter pluraj mondoj: tiu de viroj, en la stratoj, tiu de virinoj, kies banejon li ankoraŭ povas eniri, malgraŭ baldaŭa pubereco, kaj tiu de lia imagopovo, peza pro timoj ligitaj al eniro en plenkreskan viron. Bugedir pentras ĝojan pentraĵon de la tunizia vivo kaj montras la subtilajn kaj komplikajn rilatojn inter viroj kaj virinoj en Tunizio.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Originala titolo: Asfour Stah
- Franca titolo: Halfaouine, l'enfant des terrasses
- Reĝisoro: Férid Boughedir
- lingvo: Tunizia araba dialekto
- Scenaro: Férid Boughedir
- Lando: Tunizio
- Dekoroj: Taieb Jallouli
- Muziko: Anouar Brahem
- Formato: Kolora
- Ĝenro: Drama komedio
- Daŭro: 1h35
- Aperdato: 1990
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Selim Boughedir: Nura (Selim estas la nevo de reĝisoro Ferid Bugedir)
- Mustapha Adouani: Si Azuz
- Rabia Ben Abdallah: Jamila
- Mohamed Driss: Salih
- Hélène Catzaras: Latifa
- Fatma Ben Saïdane: Salua
- Abdelhamid Gayess: Ŝejĥo Moĥtar
- Jamel Sassi: Moncef
- Carolyn Chelby: Leila
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- Ora "Tanit", premio por plej bona interpretado, premio por plej bona reĝisorado kaj premio Unesko en Kinaj Tagoj de Kartago (Tunizio).
- Granda premio en Mostra de Valencia (Hispanio)
- Ora medalo por plej bona filmo en Festivalo de juneco de Griffoni (Italio)
- Premio por plej bona vira espero en Internacia Festivalo de komedia filmo en Vevey (Svislando)
- Malfermo de Festivalo de Novjorko (Usono)
- Granda speciala premio de ĵurio – Premio por la plej bona bildo en Festivalo de Las Vegas (Usono)
- Premio de la plej bona unua verko en Festivalo de Ĉikago (Usono)
- Granda premio en Festivalo Vue d'Afrique (Kanado)
- Premio de la publiko en Würzburg (Germanio)
- Plej bona araba filmo de l'jaro en Festivalo de Kairo (Egiptio)
- Ora olivarbo en Festivalo de Bastia (Korsiko, Francio)