Saltu al enhavo

Asharq al-Awsat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asharq al-Awsat
taggazeto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1978 vd
Sidejo Londono
Posedata de Turki bin Salman Al Saud • Saudi Research and Media Group vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Asharq Al-Awsat (arabe الشرق الأوسط, signifanta "La Mezan Orienton") estas internacia arablingva ĉiutaga gazeto fondita en 1978 kun ĉefsidejo en Londono. Ĝi estas pioniro de la "preter-marborda" modelo en la araba gazetaro, la publikaĵo estas identigita pro ties aparta verde-koloretigita paĝojn [1].

Asharq Al-Awsat kovras eventoj tra reto de oficejoj kaj korespondantoj tra la araba mondo, Eŭropo, Usono kaj Azio. La gazeto ankaŭ havas kopirajtajn syndikaĵojn kun The Washington Post, Los Angeles Times, The New York Times kaj Global Viewpoint (Monda Vidpunkto), permesanta ĝin eldoni arabajn tradukojn de kolumnistoj kiel Thomas Friedman kaj David Ignatius [2].

La gazeto estas posedata de Faisal bin Salman bin Abd al-Aziz, membro de la saudi reĝa familio.

La gazeto estas disponebla en la interreto ekde decembro 1995 kaj ankaŭ publikigas tie siajn artikolojn en la angla.

Fidindeco[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj gazetoj publikigitaj en Londono, "A-Sharq Al-Awast" estas konsiderita fidinda gazeto kaj relative libera de cenzuro. La redaktoro de la gazeto, Tarek Hamid, diris, ke la raportistoj de la gazeto estas elmetitaj al minacoj de murdo, kaj ke fontoj proksimaj al la regantoj de arabaj landoj vidas la raportistojn de la gazeto kiel "malfideluloj", kiuj nigrigas iliajn nomojn kaj damaĝas ilian statuson. Dum la regado de Saddam Hussein en Irako, la dissendo de la gazeto estis malpermesita en la lando.

Ĝi servas kiel proparolanto por la Libera Siria Armeo (d) dum la enlanda milito en Sirio.

Referencoj.[redakti | redakti fonton]

  1. Fattah, Hassan, M., "Spreading the Word: Who's Who in the Arab Media", 6 February 2005.
  2. About Us. Asharq Al-Awsat. Arkivita el la originalo je 22 April 2011. Alirita 25 April 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]