Ashland (Kentukio)
Ashland | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
urbo de Usono [+] | |||
Oficiala nomo: Ashland | |||
Moto: A proud past. A bright future. (Fiera pasinteco. Brila estonteco.) |
|||
Ŝtato | Usono | ||
Federacia ŝtato | Kentukio | ||
Kantono | Kantono Boyd | ||
Situo | Ashland | ||
- alteco | 168 m | ||
- koordinatoj | 38° 28′ N, 82° 39′ U (mapo)38.463888888889-82.641666666667 | ||
Akvokolektejo | 27,91 km² (2 791 ha) [+] | ||
Areo | 27,9 km² (2 790 ha) | ||
Loĝantaro | 21,684 (2010) | ||
- de metropolo | 287,702 | ||
Denseco | 0,77 loĝ./km² | ||
Fondita Renomita Municipigita | 1786 1854 1856 |
||
Horzono | EST (UTC-5) | ||
- somera tempo | EDT (UTC-4) | ||
Poŝtkodo | 41101, 41102, 41105 | ||
Telefona antaŭkodo | 606 | ||
|
|||
|
|||
Ashland | |||
Vikimedia Komunejo: Ashland, Kentucky [+] | |||
Retpaĝaro: Ashland, Kentucky (urba retejo angle) | |||
Ashland estas la plej granda urbo en Kantono Boyd, Kentukio, Usono. Ĝi situas ĉe la suda bordo de la rivero Ohio. Ashland estas parto de urba aglomeraĵo, kiu inkluzivas ankaŭ la urbojn Huntington (Okcidenta Virginio) kaj Ironton (Ohio). Enmigrinte laŭ la Pasejo Cumberland el la valo Ŝenandoa en 1786, la familio Poage fondis ĉi tie loĝejon, setlejon, ĉe la bordo de la rivero Ohio, nomante la lokon "Poage's Landing". Ĝi restis loĝata ĉefe de tiu familio kaj parencoj ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam ekkreskis la fera kaj karba industrioj kaj efektiva urbiĝo okazis. En 1854 oni donis al la loko la novan nomon Ashland, honore al la tiunoma bieno de Henry Clay en Lexington. Ankaŭ tiujare la kentukia parlamento kreis la firmaon Kentucky Iron, Coal, and Manufacturing Company. Du jarojn poste la ŝtato municipigis la urbon Ashland. La loĝantaro estis 1 459 homoj laŭ la censo de 1870, kaj kreskadis ĝis la censo de 1960, kiam nombriĝis 31.283 loĝantoj. Post 1960 ĉiucense la sumo iomete falis de la antaŭa censo, en 2010 malkreskinte ĝis 21 684, kaj tiu malkreskado daŭras, pro perdiĝo de la industria bazo de la ekonomio kaj sekva elmigrado de junuloj al pli ekonomie avantaĝaj partoj de la lando.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Bazita sur la angla Vikipedio.