Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj
Aspekto
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj | ||
---|---|---|
Verband Deutscher Esperanto-Lehrer | ||
esperanto-organizaĵo | ||
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj | ||
Lando(j) | Germanio vd | |
Tipo | sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en Germanio | |
Retejo | retejo de la asocio | |
La Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (germane Verband Deutscher Esperanto-Lehrer) estas la landa sekcio en Germanio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj faka asocio de Germana Esperanto-Asocio. La asocio oficiale deklariĝis komunutila. Ĝi engaĝiĝas, por ke instruado de Esperanto estu subtenata kaj plivastigata en germanaj lernejoj.
Membroj de AGEI ricevas la gazetojn "Internacia Pedagogia Revuo" (en Esperanto) kaj retan cirkuleron. La membreco kostas EUR 25,- jare.