Asparagaloj
Aspekto
(Alidirektita el Asparagales)
Asparagaloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
asparago Asparagus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La asparagaloj (latine Asparagales) estas planta ordo el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu ordo enhavas 14 familiojn, preskaŭ 1300 genrojn kaj ĉirkaŭ 37000 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas asparago[3].
Interalie cepo kaj ajlo, sed ankaŭ aloo kaj draceno, hiacinto, narciso kaj neĝborulo estas anoj de la planta parencaro.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (3 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj (ĝis familioj), kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Asparagales Link - asparagaloj
- Amaryllidaceae J.St.-Hil. - amarilidacoj
- Asparagaceae Juss. - asparagacoj
- Asteliaceae Dumort. - asteliacoj
- Blandfordiaceae R.Dahlgren & Clifford - blandfordiacoj
- Boryaceae M.W.Chase, Rudall & Conran - boriacoj
- Doryanthaceae R.Dahlgren & Clifford - doriantacoj
- Hypoxidaceae R.Br. - hipoksidacoj
- Iridaceae Juss. - iridacoj
- Ixioliriaceae Nakai - iksioliriacoj
- Lanariaceae R.Dahlgren - lanariacoj
- Orchidaceae Juss. - orkidacoj
- Tecophilaeaceae Leyb. - tekofileacoj
- Xanthorrhoeaceae Dumort. - ksantoreacoj
- Xeronemataceae M.W.Chase, Rudall & M.F.Fay - kseronemacoj
- Asparagales Link - asparagaloj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Asparagales ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-05-03 .
- ↑ asparago en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets