Atelieroj pri porcelanarto en Unterweißbach
Atelieroj pri porcelanarto en Unterweißbach | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1882 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Sidejo | Rudolstadt | |
Lando | Germanio | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Atelieroj pri porcelanarto en Unterweißbach (germane Unterweißbacher Werkstätten für Porzellankunst) fonditis en 1882 fare de Hermann Jost en Unterweißbach (Germanujo). Oni komence produktis ĉiutagan vazaron. Hodiaŭ sortimento konsistas el ĝardenistaj figuroj (komercistoj, muzikistoj, kaleŝoj, bestoj, dancistinoj; intertempe kun pintoj porcelanaj). Daŭre fabrikatas devotaĵoj (ekz. ujoj por benita akvo) kaj kristnaskaj ornamaĵoj.
La ŝvarcburgaj atelieroj kiel artejo
[redakti | redakti fonton]Aranĝitis en 1909 fare de Max Adolf Pfeiffer porcelanartaj atelieroj kiel vera artista sekcio. Pfeiffer sukcese varbis por sia projektoj i.a. la artistojn Ernst Barlach, Friedrich Franz Brockmüller, Adolf Brütt, Dorothea Charol, Gerhard Marcks, Karl Menser, Carl Fuchs, Wilhelm August Goebel, Karl Himmelstoss, Otto Kramer, Reinhold Martin Kuntze, Hugo Meisel, Adelbert Niemeyer, Gustav Oppel, Otto Thiem, Mauritius Pfeiffer, Etha Richter, Helene Ruoff, Arthur Storch kaj Richard Scheibe, Paul Scheurich, Edmund Sode kaj Claire Volkhart. La emblemo de tiu ĉi marko, ĉasanta vulpo, ekde la komenco uzitis. Ankaŭ el la kunlaboro kun la artistaro fariĝis granda gamo da porcelanplastikaĵoj kiuj eĉ hodiaŭ unikas.
Ankaŭ disĉiploj de la fare de Brütt en 1905 fondita Skulptista lernejo vajmara liveris modelojn (i.a. Franziska von Seeger kaj Wolfgang Schwartzkopff). Ili ja disponis pri propra forno en Vajmaro uzita kune kun anoj de la Grandduka saksia artmetilernejo Vajmaro. La Internacia ekspozicio en Bruselo en 1910 konatigis al ĉiuj la ĉarmajn produktojn el la Ŝvarcbugaj atelieroj pri porcelanarto (Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst). Katalogo ilia aperis en 1912. En aprilo 1913 Max Adolf Pfeiffer ekestris la manufakturon porcelanaĵan en Meißen kie li kontinuigis dum la t.n. Pfeiffer-periodo sian nekutiman pasion pri la materialo porcelana por artaĵoj. La firmao en Unterweißbach ekzistis ĝis bankroto en 1930. Poste ĝi mallonge unuiĝis al Aelteste Volkstedter Porzellanmanufaktur (en Rudolstadt-Volkstedt. Fakte en deponejoj en Volkstedt troviĝas la modelaro de la ŝvarcburgaj atelieroj el kiuj pluraj nuntempe reutiligitis.
Heinz Schaubach Unterweißbach
[redakti | redakti fonton]En 1940 akiris Heinz Schaubach la bankrotintajn atelierojn de Unterweißbach starigonte la firmaon Heinz Schaubach Unterweißbach kiun li gvidis kune kun Schaubachkunst in Lichte (Wallendorf) ĝis la ŝtatigo fare de la komunistoj en GDR en la jaro 1953-a.
Post 1989
[redakti | redakti fonton]Post la Turniĝo transprenis la fabrikon en Unterweißbach la Reĝa privilegiita porcelanfabriko de Tettau (rekta filio de Seltmann el Weiden; ĝis hodiaŭ okazas fabrikado en la ejoj en Volkstedt.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst : Max Adolf Pfeiffer GmbH, ein Bericht von Max Adolf Pfeiffer, nebst einigen Bemerkungen über das Sammeln von Porzellan und über farbige Glasuren, Unterweißbach, Leipzig, 1912
- Manfred Meinz: Die Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst und Alfred Mohrbutter, ĉe: Keramos 62, 1973, p. 34–35
- Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst : Unterweissbach u. Rudolstadt-Volkstedt, 1909–1949. Katalog zu der. Ausstellung im Thüringer Museum Eisenach, im Kunstgewerbemuseum Berlin-Köpenick, Rudolstadt 1983
- Ekkehardt Kraemer (Hrsg.): Sächsisch-thüringisches Manufakturporzellan. Glas Keramik. Volkseigener Außenhandelsbetrieb der Deutschen Demokratischen Republik, Berlin 1985. 3. erweiterte Auflage 1987: p. 38–43.
- Susanne Wallner, Ursula Koch, Alfred Koch, Helmut Scherf, Wilhelm Siemen (eld.): Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst, (Schriften und Kataloge des Museums der Deutschen Porzellanindustrie 35), Hohenberg/Eger, Museum der Deutschen Porzellanindustrie 1993, ISBN 3-927793-34-5
- Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst. Werkverzeichnis. Ein Handbuch für Sammler, Kunsthandel und Museen. Bearbeitet von Jeanette Lauterbach. Thüringer Landesmuseums Heidecksburg Rudolstadt Arkivigite je 2018-09-03 per la retarkivo Wayback Machine 2013, ISBN 978-3-910013-80-3
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo de la nuna entrepreno Arkivigite je 2021-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Hejmpaĝo de Schwarzburger Werkstätten für Porzellankunst Arkivigite je 2021-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
-
Kapto de fazano
-
Wolfgang Schwartzkopff: Cendra merkredo