Atlantyca
Atlantyca | ||
---|---|---|
Atlantyca | ||
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Fondita | 2006 | |
Sidejo | Milano | |
Agokampo | eldonado de porinfana literaturo, bildstriaj libroj, porinfanaj sondramoj, komputilaj ludoj kaj animaciaj filmoj | |
TTT | atlantyca.com | |
Atlantyca estas origine libroprodukta firmao kun centra oficejo en Milano. Ĝi produktas fokuse infanan literaturon en pli ol dudeko da lingvoj. En 2009 la firmao ankaŭ ekaktivis en filmproduktado, per farado de televida serio da animaciaj filmoj pri la musa ĵurnalisto kaj gazeteldonisto Geronimo Stilton kaj lia fikcia universo.
La firmao estis fondita en septembro 2006 per la en Italio konata eldonisto kaj entreprenisto Pietro Marietti, kiu antaŭe jam en 1982 estis fondinta la eldonejon Piemme kaj kun la verkistino Elisabetta Dami kreis unu el la plej prosperaj eldonejaj fenomenoj en la infana literaturo, la infanlibran serion pri Geronimo Stilton. La eldonejo Atlantyca produktas romanojn, bildstriajn librojn, porinfanajn sondramojn, komputilajn ludojn kaj animaciajn filmojn. Por plia plurlingvigo de la produktaĵoj ĝi kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.