Saltu al enhavo

Attila Csáji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Csáji
Persona informo
Naskonomo Csáji Attila
Naskiĝo la  21-an de marto 1939 (nun 1939-03-21)
en Hungario Szepsi (Hungario)
Morto 16-an de januaro 2025 (2025-01-16)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano László Koppány Csáji (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Attila Csáji [ĉAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáji Attila estas hungara pentristo, grafikisto, lumartisto (artisto pri holografioj kaj laseroj), ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011), subprezidanto de Societo Szinyei Merse Pál.

Attila Csáji [1] naskiĝis la 21-an de marto 1939 en Szepsi (Hungario nuntempa Moldava nad Bodvou en Slovakio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La familio Csáji estis deportita al Budapeŝto pro Dekretoj de Beneš. Attila Csáji akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo de Eger en 1964. Jam tiutempe li estis grava figuro de la hungara avangardo, en la sekva jardeko jam ties gvidanto. Li ekspoziciis unue en 1966 en privata ĉambro. Ekde la 1970-aj jaroj li interesiĝis pri spektakloj helpe de laseroj. Li ricevis italan, polajn, ĉeĥoslovakian, hungaran, francan, usonan stipendiojn, kiuj helpis studadon de la lumtekniko. En la sekva jardeko li studis en Budapeŝto en 2 fizikaj institutoj la laserojn, poste en Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Li kreis ankaŭ grafikaĵojn kaj monumentojn. Li ricevis 4 premiojn inter 2009-2018.

El solaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Metszet (1965)
  • Rovásjelek XIII (grafikaĵo)
  • Keresztforma (monumento, ŝtalo, 1974)
  • Faszobor (skulptaĵo, ligno, 1973)
  • Szobor (statuo, aluminio, ŝtalo, ligno, (1972))