Attila Debreczeni
Attila Debreczeni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1959 (65-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | franca • angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1990) |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto |
Attila Debreczeni [debreceni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Debreczeni Attila estas hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019).
Attila Debreczeni[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1959 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Debreczeni post la necesaj studoj estis asistanto inter 1984-1990 en Universitato Lajos Kossuth (iom poste en ties literatura instituto), poste li estis altrangigita, inter 1993-2004 li estis docento, ekde 2004 universitata profesoro. Intertempe li doktoriĝis en 1987, akiris sciencajn gradojn PhD (CSc) en 1992, DSc en 2004. La habilitiĝo okazis en 1999. Li estis vicinstitutestro inter 1995-2003, institutestro inter 2003-2016, vicdekano inter 2004-2006, vicrektoro inter 2007-2010. Li ricevis premiojn kaj stipendiojn inter 1983-2018.
Elektitaj kontribuoj (kun aliaj)
[redakti | redakti fonton]- Kedv, remények, Lillák: Csokonai életútja. 1985
- Kölcsey és a magyar világ. 1992
- Kármán József és Pajor Gáspár Urániája. 1999
- Mintakövetés és nyelvtisztaság: a 18. század végi fordítás-vita összefüggéseihez. 2007
- Költemények. 2018