Attila Futaki
Aspekto
Attila Futaki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1984 en Békéscsaba |
Morto | 2-an de januaro 2024 (39-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | bildliteraturisto desegnisto de bildrakonto ilustristo ![]() |
Attila Futaki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Futaki Attila (1984-2024) estis hungara ilustristo, bildliteraturisto.
Attila Futaki [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1984 en Békéscsaba kaj mortis la 2-an de januaro 2024.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Futaki frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto, fine en Florenco. Post siaj studoj li laboris en diversaj redaktejoj en Budapeŝto. Ekde 2006 li estis arta direktoro de eldonejo. Lia bildliteraturo "La spiralo" estis publikigita en hungara kaj franca en 2008. Lia plej granda atingo ĝis nun estis, kiam firmao Walt Disney komisiis lin por desegni adapton de la filmo "The Lightning Thief". En 2013 li estis invitita por ilustri la unuan paĝon de The New York Times.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (2005)
Elektitaj desegnaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Képtelen képregény (2000)
- Urbs (2005)
- ilustraĵoj en poemaro de Attila József (2005)
- Spirál (2008)
- Severed (2011)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- anglalingva biografio[rompita ligilo]