Attila Götz
Aspekto
Attila Götz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1977 (47-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Attila Götz [goc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Götz Attila estas hungara muzikalkantisto, aktoro.
Attila Götz[1][2] naskiĝis la 31-an de julio 1977 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Götz maturiĝis en industria mezlernejo, poste li akiris aktoran licencon en aktorlernejo de Teatro Jókai (Békéscsaba) en 2001. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs), sed li havis rolojn en aliaj malgrandaj scenejoj de Pécs. Libertempe li estis ankaŭ ŝlagrokantisto. Li ricevis premion en 2018. Liaj gefiloj naskiĝis en 2001, 2004 kaj 2020.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - kadeto
- Anton Ĉeĥov: La mevo - D-ro Dorn
- Sándor Weöres: Holdbéli csónakos - László Vitéz
- József Katona: Bánk Bán - princo Otto
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bagó
- Giuseppe Verdi: Nabucco - Abdallo
- Andrew Lloyd Webber – Tim Rice:
- Evita -
- Jesus Christ Superstar - apostolo Petro
- Frederick Loewe-Alan Jay Lerner: My Fair Lady (muzikala adapto) - Freddy
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Kiss (notario); Rornsdorf; grafo Bóni
- Marica grófnő - grafo Tasziló