Attila Kaszás (aktoro)
Attila Kaszás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1960 en Šaľa |
Morto | 23-an de marto 2007 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Apopleksio |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1979–1983) |
Familio | |
Edz(in)o | Enikő Eszenyi |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro televida aktoro dublaktoro filmaktoro kantisto |
Attila Kaszás [kasAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaszás Attila estis hungara aktoro, voĉoaktoro, kantisto. Attila Kaszás [1] naskiĝis la 16-an de marto 1960 en Ĉeĥoslovakio en Šaľa, li mortis la 23-an de marto 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Kaszás apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion en Komárno, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1983. Liaj ĉefaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Gaja Teatro. Inter 1999 kaj 2003 li estis libera aktoro havanta rolojn en pluraj teatroj (Teatro Katona József, Nova Teatro (Budapeŝto), Nacia Teatro (Győr), Teatro de Kecskemét, Nacia Teatro (Szeged), Teatro Petőfi (Veszprém)). Ekde 2003 ĝis sia morto li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis 8 premiojn inter 1988-2014 (la lastan post la morto). Lia edzino estis Enikő Eszenyi, krome li vivis kune kun Edit Balázsovits, resume li havis 2 gefilojn (la filino naskis post morto de Attila Kaszás).
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La ventego - Caliban
- Makbeto - titolrolo
- Rikardo la 3-a - duko Buckhingham; Lord Hastings
- La Vintra Fabelo - reĝo Leontes
- Kiel plaĉas al vi - Orlando
- József Katona: Bánk bán - Biberach
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj (teatra versio) - Fekete
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Versinin
Elektitaj muzikaj-kantistaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Petőfi-Pongrác Kacsóh: János vitéz titolrolo
- Leonard Bernstein: West Side Story - Tony
- Zoltán Kodály: Háry János titolrolo
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Cha-Cha-Cha (1982)
- Érzékek iskolája (1995)
- 56 csepp vér (2007)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Makbeto (1982)
- Kisváros (serio, 1996-1998)
- A kísértés (2007)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Nicolas Cage, Spencer Tracy, Klaus Kinski, Jack Nicholson, Dustin Hoffman, Michael York, Michael Douglas, Iggy Pop, Jason Statham, Joaquin Phoenix kaj aliaj
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- premio "Kaszás Attila"
- skulptaĵo en Komárno
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [2]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-03-07 per la retarkivo Wayback Machine