Attila Kiss B.
Aspekto
Attila Kiss B. | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kiss Atilla István |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1963 (62-jaraĝa) en Huedin |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio ![]() |
Alma mater | Muzika Akademio Gheorghe Dima, Kluĵo ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto teatrestro voĉa instruisto ![]() |
KISS B. Attila [pr. kiŝ] estas rumanuja hungara kantisto (tenoro) naskiĝinta en Huedin la 28-an de januaro 1963.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Kiss B. debutis en 1983 en Sfântu Gheorghe en la Vadrózsák Művészegyüttes. Li estis inter 1993 kaj 1998 solisto de la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo, poste li estis konstanta gastkantisto de la Budapeŝta Ŝtata Operejo.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Georges Bizet: Carmen - Don José
- Ferenc Erkel: Bánk (banuso) - titolrolo
- Giacomo Puccini: Tosca - Cavaradossi
- Giuseppe Verdi Rigoletto - duko
- Giacomo Puccini: Madama Butterfly - B.F.Pinkerton
Premioj, distingoj
[redakti | redakti fonton]- 1998 - Memorplako Ágnes Kriza;
- 2000 - 1-a premio de la internacia tenorkonkurso Traian Grozăvescu;
- 2001 - Memorplako József Simándy;
- 2002 - Franz Liszt-premiito;
- 2014 - premio Kossuth
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.