Saltu al enhavo

Attila Nagy (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Nagy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1933 (1933-02-12)
en Pácin
Morto 13-an de majo 1992 (1992-05-13) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1955) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Erzsi Galambos
Dalma Lelkes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
televida aktoro
teatra aktoro
aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Attila Nagy [nadj], hungare Nagy Attila estis hungara aktoro kaj reĝisoro.

Skulptaĵo pri Attila Nagy

Attila Nagy naskiĝis la 12-an de februaro 1933 en Pácin - mortis la 13-an de majo 1992 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Attila Nagy frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1951-1955 en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc). Post unu jaro li partoprenis la revolucion, tial poste li estis en malliberejo. En 1961 li liberiĝis kaj aliĝis al Teatro Petőfi (Veszprém), baldaŭe al Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Nacia Teatro (Szeged). En 1986 li ekreĝisoradis en Teatro de Kecskemét. Ekde 1990 li estis parlamentano. Li ricevis 4 premiojn inter 1966-1983.

Liaj roloj (selekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 22 kinejaj filmoj inter 1954-1985, ekzemple Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), 1964
  • 21 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj), ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post unu horo), 1971; A fekete város (La nigra urbo), 1971
  • kvarfoje li reĝisoradis, ekzemple Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Othello - Jago; Mór Jókai: József Katona: Bánk Bán (Banuso Bánk) - titolrolo; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Ádám

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]