Saltu al enhavo

Audrey Niffenegger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Audrey Niffenegger
Persona informo
Audrey Niffenegger
Naskiĝo 13-an de junio 1963 (1963-06-13) (61-jaraĝa)
en South Haven
Lingvoj angla vd
Loĝloko Miĉigano vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nordokcidenta Universitato
School of the Art Institute of Chicago (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Eddie Campbell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
artisto
vidartisto
universitata instruisto
romanisto
verkisto
sciencfikcia verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2003– vd
Verkado
Verkoj La edzino de l' tempvojaĝanto ❦
Her Fearful Symmetry vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Audrey NIFFENEGGER [ODri NIFenegr], naskiĝis la 13an de junio 1963 en South Haven en Miĉigano, estas romanistino de sciencfikcio kaj usona artistino. Ŝia unua romano, «La edzino de l'tempvojaĝanto» (originala titolo: The Time Traveler’s Wife) estas furorlibro. Ĝi aperis tradukita en Esperanto en 2024.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Audrey Niffenegger naskiĝis en 1963 en South Haven, en Miĉigano, antaŭ ol transloĝiĝi du jarojn poste al Evanston, en Ilinojso, kun siaj parencaj kaj siaj du fratinoj. Ŝi pasis la ĉefan parton de sia vivo en Ĉikago aŭ en la ĉirkaŭaĵo, kaj atingis diplomon de unua ciklo al la Arta Instituto de Ĉikago kie ŝi studis la vidajn artojn.

Ŝi atingis poste sian MFA (Master of Fajnaj Artoj) al la Nordokcidenta Universitato.

S-ino Niffenegger estas nuntempe profesorino al la departemento de kreiva verkado de la Columbia Kolegio de Ĉikago. Ŝi estas la edzino de la desegnisto Eddie Campbell. Kun li, ŝi skribis la grafikan romanon "Bizarre Romance" por okazigi la ekspozicion Comics Unmasked al la British Library. Sia filozofia sinteno lokas ŝin ie inter la agnostikismo kaj la ateismo ; ŝi atribuas tiun konvinkon al malakordoj de sia katolika edukado.

La unua romano de Audrey Niffenegger, The Time Traveler's Wife (en esperanto: La edzino de l'tempvojaĝanto), publikigita en 2003, estis internacia sukceso. Ĉe la komenco, tiu libro devis esti grafika romano, sed la koncepto de la vojaĝo en la tempo montriĝis sin aparte malfacila por ilustri. Kina filmadapto estis farita en 2009, sed S-ino Niffenegger, kiu ne partoprenis al la adapto kaj ne vidis la filmon, konsideras ke la roluloj ne respektas vere sian libron.

En marto 2009, ŝi publikigis sian duan romanon, historio de literatura fantomo titolita Her Fearful Symmetry (“Ŝia timinda simetrio”); La historio disvolviĝas en la Tombejo de Highgate kie S-ino Niffenegger estis turisma gvidistino dum siaj jaroj de esploradoj. Kvankam tiu romano ne havis komercan sukceson kiel la unua romano , Her Fearful Symmetry ricevis tre bonajn kritikojn kaj plifortigis la konatecon de la aùtorino.

En 2012, Audrey Niffenegger kunlaboras kun Wayne McGregor en projekto de baledo de kiu ŝi skribas la historio, Raven Girl (“Korvoknabino”), publikigita en 2013 kaj ludita al Reĝa operejo de Londono en 2013 kaj 2015.

En 2009, ŝi komencis labori pri la romano titolita The Chinchilla Girl in Exile (“La ekzilita ĉinĉiloknabino”). Komenco de 2024, la libro ne estas ankoraŭ publikigita; Audrey Niffenegger difinas sin mem kiel tre malrapida verkistino.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La unua libro tradukita en esperanto estas :

  • 2024: La Edzino de l'tempvojaĝanto (angle, The Time Traveler’s Wife, 2003) tradukita de Istvan Ertl, (Esperanto-Asocio de Britio, 656 paĝoj, ISBN: 978-0902756793)