Bensheim

Bensheim | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio | ||||||
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Bergstraße | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06251 | |||||
Poŝtkodo | 64625 | |||||
Aŭtomobila kodo | HP | |||||
Oficiala Municipokodo | 06431002 | |||||
Subdivido | 10 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Rolf Richter | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Kirchbergstraße 18 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 42089 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 41′ N, 8° 37′ O (mapo)49.6811111111118.6227777777778Koordinatoj: 49° 41′ N, 8° 37′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 115 m | |||||
Areo | 57,83 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bensheim.de/ | |||||

Bensheim [benshajm] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi apartenas al la distrikto Bergstraße kaj al la administra distriktaro Darmstadt. La aŭtoŝoseoj A5 kaj A67 ligas ĝin al la proksimaj urboj Darmstadt kaj Frankfurto ĉe Majno norde kaj al la simile proksimaj Heidelberg kaj Mannheim sude. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 16 734 loĝantojn sur areo de 57,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 722 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bensheim apartenas al la geografia regiono "Monta Vojo", transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, ĉizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente. La regiono jam en la antikva epoko de la Romia Imperio kaj despli en la eŭropa mezepoko estis grava trafika vojo inter sudo kaj nordo, ĉar kvankam la montoj de la mezalta montaro Odenvaldo ne estas aparte altaj, tamen eblis multege pli komforte voji en la ebenaĵo, kaj la homoj evitis la energioraban montaron la vojaĝis rande de ĝi. Multaj historiaj urbetoj kaj ankaŭ mezepokaj burgoj ĉe la unuajn montoj rande de la ebenaĵoj atestas pri la signifa historia trafiko.

Subdividaĵoj
[redakti | redakti fonton]Urbopartoj krom la centra loĝloko Bensheim estas Auerbach (kun mezepoka burgo nomata kastelo Auerbach kaj eksnobela angleca parko) norde, Fehlheim okcidente, Gronau sudoriente, Hochstädten nordoriente, Langwaden okcidente, Schönberg (kun samnoma historia kastelo) oriente, Schwanheim okcidente, Wilmshausen oriente kaj Zell sudoriente.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ 765
[redakti | redakti fonton]De la neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. Oni trovis ankaŭ spurojn de rubandaj ceramikaĵoj kaj ŝnuraj ceramikaĵoj. Dum la jaro 765 la urbo en la kodekso de Lorsch estis menciita unuafoje sub la nomo Basinsheim.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas multaj mezepokaj trabfakaj domoj, interalie la domo Wambolter Hof kaj en suda Hesio plej malnova trabfaka domo Walderdorffer Hof (bildojn vidu sube). Super la urbo tronas romantika ruino de Kastelo Auerbach (bildo same sube), el kiu eblas panorame vidi tre vastan parton de la rejna valo okcidente, en taŭga vetero ĝis la mezmontaro Vogezoj en Francio. Alia bela loko de la urbo estas la parko Fürstenlager, realigita dum 1790, en flanka valo de la mezmontaro Odenwald. La parkaj domoj de antaŭ pli ol 200 jaroj restis neŝanĝitaj, kaj vidindas interalie la plej malnova sekvoja arbo de Germanio.
Sankta Vendredo laŭ suditalia maniero
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1983-a italaj enmigrintoj fondis Vivan Vojon de la Kruco, kiu montras la pasiono de Jesuo Kristo kiel teatraĵo en la stratoj de la urbo simile al kutimoj en la regiono Kampanio en Italio. La t. n. Bensheima pasiona ludo (germane Bensheimer Passionsspiel) komencas je la deka horo kaj duono, daŭras ĉirkaŭ unu horon kaj duono, estas germanlingve presentata de italoj kaj germanoj kaj altiras plurajn milojn da spektantoj ĉiujare.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Franz Heinrich Metzendorf (1866–1923), arkitekto
- Georg Metzendorf (1874–1934), arkitekto
- Joseph Stoll (1879–1956), historiisto
- Norbert Müller-Everling (n. en 1953), modernisma skulptisto
- Wilhelm Weyrauch (1914–2003), historiisto
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Beaune en Francio
Amersham (Britio)
Mohács en Hungario
Riva del Garda en Italio
Kłodzko en Pollando (ĝis 1945 germane Glatz)
Hostinné en Ĉeĥio
Manlay en Francio ekde 1968 (fakte kun Zell, nun urboparto de Bensheim)
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2009, la renkontiĝo Festo organizata de la franca asocio JEFO, kun la helpo de GEJ, okazis en la norde tutnajbara urbeto Zwingenberg, nur kilometron norde de la urboparto Auerbach de Bensheim. Pluraj esperantistoj proksime ligiĝas al la urbo: ekzemple kvar kilometrojn pli norde, en Alsbach-Hähnlein, vivas la familio de Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė, kaj ok kilometrojn pli norde, en Seeheim-Jugenheim, la ekologo Eki Woite. Inter la ĝemelaj urboj, esperantistoj aparte aktivas en Beaune. Krome, en la ĝemela urbo Kłodzko (ĝis 1945 germane Glatz en prusa Silezio) ripete okazas la Internacia Konkurso de la Esperanto-Kanto, en la urba Muzeo de la Tero.[1]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
urbodomo
-
preĝejo St. Georg
-
Rodensteiner Hof
-
Wambolter Hof
-
parko Fürstenlager Auerbach
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Bensheim, Spuren der Geschichte, 2006.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ televida raporto de oktobro 2018 pri la konkurso de la Esperanto-Kanto en la retejo Facebook
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|