August Cieszkowski
August Cieszkowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
August Cieszkowski | |||||
Naskiĝo | 12-an de septembro 1814 en Nowa Sucha | ||||
Morto | 12-an de marto 1894 (79-jaraĝa) en Poznano | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Kongresa Pollando vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato Universitato de Hajdelbergo Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q730759 vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto terposedanto politikisto filozofo historiisto vd | ||||
Aktiva en | Poznano • Heidelberg vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
August Cieszkowski de Dołęga (naskiĝis la 12-an de oktobro 1814 en Nowa Sucha, mortis la 12-an de marto 1894 en Poznano) estis pola filozofo kaj politikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis en Jagiellona Universitato en Krakovo kaj en Berlino. En 1838 li fariĝis doktoro de la filozofio en Heidelberg.
Poste vojaĝis tra Francio, Italio kaj Britio. En la 1840-aj jaroj li pasloĝis en Parizo, kie li influis al Pierre Proudhon. La filozofio de Cieszkowski inspiris ankaŭ al Zygmunt Krasiński. Influo al Karl Marx estas asertita de kelkaj aŭtoroj, sed ne pruvita.
Reveninte al Pollando Cieszkowski hejmiĝis apud Poznano, en la vilaĝo Wierzenica.
Kiel politikisto li publikigis alvokon al la parlamentoj de la mondo por paco kaj interkompreniĝo. Poste li kreis Ligon Nacian Polan (1848). Li estis ankaŭ en prusa registaro kaj prezidis la Rondon Polan. Li fondis Agran Akademion (Wyższa Szkoła Rolnicza im. Heleny) en 1870 en Żabikowo ĉe Poznano, kiu poste translokiĝis al Poznano mem. Cieszkowski aktive agis por la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano kaj trifoje prezidis la Poznanan Asocion de la Amantoj de la Scienco (PTPN). Krome li estis membro de la Akademio de la Kapableco en Krakovo.
Cieszkowski mortis en Poznano kaj estis entombigita en la preĝejo en Wierzenica.