August Wilhelm Hupel
August Wilhelm Hupel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
August Wilhelm Hupel | ||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1737 en Buttelstedt, Saksio-Vajmaro, Sankta Romia Imperio, nun en Turingio, Germanio | |
Morto | 18-an de januaro 1819 (81-jaraĝa) en Paide, germane Weißenstein, Livonio, nun en distrikto Järvamaa de Estonio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | estona • germana vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Vilhelmo-Ernesto-gimnazio vd | |
Familio | ||
Parencoj | Johann Christoph Clare (en) (bopatro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto verkisto ĵurnalisto vd | |
Laborkampo | Lingvoscienco kaj ĵurnalismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
August Wilhelm HUPEL (n. la 25-an de februaro 1737 en Buttelstedt, Saksio-Vajmaro, Sankta Romia Imperio, nun en Turingio, Germanio, m. la 18-an de januaro 1819 (81-jaraĝa) en Paide, germane Weißenstein, Livonio, nun en distrikto Järvamaa de Estonio) estis germanbalta pastoro en Põltsamaa, germane Oberpahlen, denaske germanlingva publicisto, regionhistoriisto, lingvisto favora al la estona lingvo kaj verkisto en Livonio dum la tempo de klerismo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de pastoro luterana li frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro kaj poste la Universitaton de Jena. Ekde 1757 Hupel vivis en Livonio kaj iĝis en 1764 pastoro en Oberpahlen, nun estone Põltsamaa; ekde 1804 li loĝis en Weißenstein, nun estone Paide.
En 1766/67 li tradukis por la estonlingva gazeto Lühhike öppetus artikolojn, kies eldonisto estis Peter Ernst Wilde. En 1771 li publikigis la medicinan manlibron Arsti ramat nende juhhatamisseks kes tahtvad többed ärra-arvada ning parrandada (manlibro pri medicina diagnostiko). En 1780 li publikigis la gramatikon Ehstnische Sprachlehre für beide Hauptdialekte, den revalschen und den dörptschen, nebst einem vollständigen Wörterbuch ("Estona lingvoinstruado por ambaŭ ĉefaj dialektoj, tiu de Reval/Talino kaj tiu de Dorpat/Tartu, kune kun kompleta vortaro"); la unua presita eldono enhavis ĉ. 17 000 vortojn kun etimologiaj indikoj; en la dua de 1820 estis jam preskaŭ 20 miloj da vortoj.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Jen la plej gravaj skribaĵoj de Hupel:
- entute 41 artikoloj por la gazeto Lühhike öppetus ("mallonga malfermo"), 1766–1767
- Topograpische Nachrichten von Lief- und Ehstland ("topografiaj novaĵoj de Livonio kaj Estonio"). 3 volumoj, 1774–1777 Band 1, Band 2, Band 3
- entute 21 artikoloj por la gazeto Nordische Miscellaneen ("nordiaj diversaĵoj"), 1781–1791
- Die gegenwärtige Verfassung der Rigischen und der Revalschen Statthalterschaft. Reval 1789 BSB Google Google
- entute 18 artikoloj por la gazeto Neue nordische Miscellaneen ("nordiaj diversaĵoj"), 1792–1798
- Idiotikon der deutschen Sprache in Lief- und Ehstland, 1795 Digitalisat
- Oekonomische Handbuch für liv- und estländische Gutsherren, 1796
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Eine Übersicht Hupelscher Werke und zugehöriger Sekundärliteratur findet sich in der Digitalen Textsammlung älterer Literatur Estlands.
- Indrek Jürjo: Aufklärung im Baltikum. Leben und Werk des livländischen Gelehrten August Wilhelm Hupel (1737–1819). Böhlau, Köln 2006.
- Julius von Eckardt: Hupel, August Wilhelm. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 13, Duncker & Humblot, Leipzig 1881, S. 422 f.
- Pri li en Nordisk familjebok
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri August Wilhelm Hupel en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Ampleksa biografio ĉe tekstkolekto de la malnova estonlingva literaturo (estone)
- Biografio ĉe BBLD (germane)