Aujantepui
Aspekto
Aujantepui | |||
---|---|---|---|
La bizara altplataĵo de la Auyan-Tepui
| |||
Auyan-Tepui dum vespera krepusko
| |||
monto • Tepui | |||
Alteco | 2 535 m | ||
Situo | Sudoriento de Venezuelo | ||
Montaro | Tepui | ||
Areo | 700 km² | ||
Geografia situo | 5° 48′ N, 62° 28′ U (mapo)5.8041666666667-62.4675Koordinatoj: 5° 48′ N, 62° 28′ U (mapo) | ||
| |||
Speco | Tablomonto, Tepui | ||
Aĝo | 1,7–2 miliardoj da jaroj | ||
Unua grimpo | 1937 de Jimmie Angel, ties edzino kaj Felix Cordona Puig | ||
Mineraloj | Roraima-kvarcito | ||
Aujantepui, Aujan-tepui aŭ en hispana Auyan-tepui aŭ Auyantepui, kiu en la pemona lingvo signifas la “monto de la diablo”, estas la plej fama kaj vizitata tepui el Venezuelo. Ĝi estas la plej granda tepui el la montoj de Gujanoj kaj estas situanta en la ŝtato Bolivaro.
Ĝi estas giganto inter grandaj altebenaĵoj. Havas alton de 2535 metroj kaj areon de 700 km². Ekde ties pinto falas la akvofalo plej alta el la mondo: nome la Kerepakupai-Vena, plej konata kiel Salto Ángel.
La Aujantepui atingis internacian famon en 1935, kiam la akvofalo Salto Ángel estis vidata akcidente de Jimmy Angel, piloto kiu surteriĝis pronecese sur la pinto per aviadilo.