Saltu al enhavo

Aurél Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Horváth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1922 (1922-04-25)
en Zurndorf
Morto 12-an de junio 1989 (1989-06-12) (67-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo metalurgo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aurél Horváth [aŭrEl horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Aurél, estis hungara metalurgo, altlerneja instruisto.

Aurél Horváth[1] naskiĝis la  25-an de aprilo 1922(nun 1922-04-25) en Zurndorf (Aŭstrio, Burgenlando), li mortis la 12-an de junio 1989 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Dunaújváros).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Aurél Horváth frekventis bazlernejon en Hegyeshalom, poste li maturiĝis en gimnazio en Győr en 1940, pli poste li akiris metalurgian diplomon en kampuso de Sopron apartenanta al Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1944. Post la diplomo li laboris 2 jarojn en fabriko de Salgótarján, poste en la ĉefurbo li faris administrajn laborojn en la ministerio aŭ en ties organizaĵoj. Inter 1952–1959 li estis docento kaj plejparte katedrestro en Pezindustria Universitato de Miskolc, poste ĝis 1975 li havis postenojn en metalurgia fabriko de Dunaújváros. Tamen interrompe li establis Metalurgian Altlernejon same en Dunaújváros (1962–1964), eĉ li instruis tie inter 1969–1989. Intertempe li doktoriĝis en Miskolc en 1969, li kandidatiĝis en 1976 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la metaloj kaj ŝtaloproduktado. Pro divorco li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 gefilojn en 1948 kaj 1950, la dua filinon en 1958. Li ricevis premiojn inter 1950-1973.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A vanádium dezoxidálóképessége. (1950)
  • Az égéshőmérséklet kiszámításának fizikai-kémiai módszerei. (1958)
  • Kohászati fizikai kémia. (monografio ankaŭ studenta lernolibro, 1961; 2-a eldono: 1964)
  • A vasötvözetekben levő kísérő-, szennyező- és ötvözőelemek vákuumkezelés hatására tanúsított viselkedésének fizikai-kémiai értelmezése. (disertaĵo, 1969)
  • A fizikai kémia elméletének és technológiai alkalmazásának fejlesztése a vaskohászatban. (disertaĵo, 1975)
  • A vasércek direktredukálásának általános világhelyzete és lehetőségei vaskohászatunkban. (kunaŭtoro, 1987)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.