Aurél Kern
Aspekto
Aurél Kern | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1871 en Peŝto |
Morto | 20-an de januaro 1928 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikkritikisto teatrestro |
Aurél KERN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kern Aurél estis hungara kritikisto, komponisto, membro de Societo Petőfi (1923).
Aurél Kern naskiĝis la 17-an de majo 1871 en Pest (urbo). Li mortis la 20-an de januaro 1928 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aurél Kern frekventis gimnazion, poste universitaton pri jurokaj ankaŭ Muzikakademion Franz Liszt en Budapeŝto. Ekde 1890 li verkis artikolojn en enlandaj kaj eksterlandaj (francaj kaj germanaj) revuoj. En 1910 li studvojaĝis al Germanio kaj Francio, kie li studis funkciojn de la operejoj. Inter 1915-1917 li estis direktoro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1925 li havis muzikan postenon de Hungara Radio.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Reviczky-kantoj 1898 kun reĝa premio
- Daloskert 1927 - modernigo de malnovaj hungaraj kantoj
- diversaj teatraj muzikaĵoj
- Magyar zenei kultúra (Hungara muzika kulturo) 1920 - studo