Aurora (filmo)
Aŭroro | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Aurora |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | litova |
Kina aperdato | 2012 |
Daŭro | 120 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcia filma dramo |
Kameraado | Feliksas Abrukauskas |
Reĝisoro(j) | Kristina Buožytė |
Produktisto(j) | Ieva Norvilienė |
Scenaro | Kristina Buožytė kaj Bruno Samper |
Muziko de | Peter Von Poehl |
Ĉefrolantoj | Jurga Jutaitė Marius Jampolskis Šarūnas Bartas |
Produktinta firmao | Tremora |
IMDb | |
Aurora - ekster Litovio ankaŭ prezentata je anglalingva titolo Vanishing Waves ("malaperantaj ondoj")- estas litova kaj litovlingva kineja filmo de la reĝisorino Kristina Buožytė, kiu produktiĝis en 2011 kaj publikiĝis en 2012. Temas pri amhistorio en sciencfikcia mondo, en kiu neŭrosciencisto eksperimentas per la pensoj kaj memoroj de komata juna virino. Fakte la filmo estas internacia kunlaboraĵo al kiu kontribuis ankaŭ francoj kaj belgoj, kaj la muzikon kontribuis la sveda komponisto Peter Von Poehl.
La filmo gajnis eksterproporcie multajn honorigojn de la nacia kinopremio Sidabrinė gervė ("arĝenta gruo"), atribuita en majo 2013, ne nur en la kategorio "plej bona filmo", sed ankaŭ pri "plej bona aktoro" (Marius Jampolskis), "plej bona aktorino" (Jurga Jutaitė), "plej bona reĝisoro" (Kristina Buožytė), "plej bona scenaro" (Kristina Buožytė kaj la franco Bruno Samper), plej bona kameraisto (Feliksas Abrukauskas) kaj "plej bona filmmuziko" (la sveda komponisto Peter Von Poehl). Jam antaŭe, en julio 2012 ĝi estis honorigata per speciala mencio en la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary.