Saltu al enhavo

Avela turnico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Avela turnico

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Turnicoformaj Turniciformes
Familio: Turnicedoj Turnicidae
Genro: Turnicoj Turnix
Specio: Avela turnico, Turnix castanotus
Gould 1840
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Avela turnico, Avelkolora turnico, aŭ Aveldorsa turnico (Turnix castanotus) estas malgranda specio de birdoj en la familio Turnicedoj. Tiu familio estas speciala en tio ke la inoj estas pli grandaj kaj pli koloraj ol maskloj (kiuj kovas kaj idozorgas) kaj estas poliandriaj. La specio estas endemia de norda Aŭstralio. Ĝi estas grundema specio kun malkutima reprodukta biologio kun invertita seksa dimorfismo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

John Gould priskribis la specion en 1840, el specimeno kolektita de Benjamin Bynoe, ŝipkuracisto de la Beagle, el nordokcidenta Aŭstralio, kiel Hemipodius castanotus.[1] Angla zoologo George Gray metis ĝin en la genro Turnix en 1870.[2] William Robert Ogilvie-Grant korektis la nomon al Turnix castanonota en 1889.[3] Tri subspecioj estis priskribitaj fare de Gregory Mathews,[4] sed ĉiuj el ili estas nun konsiderata nevalidaj kaj simple individuaj variaĵoj.[5]

La kutimaj seksaj roloj estas inversitaj en la turnica genro (Turnix), ĉar la pli grandaj bril-koloraj inoj pariĝas kun multaj maskloj kaj lasas ilin kovi la ovojn.[6] La ino demetas 1–5 (kutime 4) pirformajn ovojn, kiuj estas bril-blankaj kun disaj malgrandaj malhelaj makuletoj.[7] La maskloj ankaŭ zorgas la idojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1840) “. Letter to Chairman of the Scientific Committee, Zoological Society of London, read before meeting of the Society of Oct. 8, 1839”, Proceedings of the Zoological Society of London 7, p. 139–145. 
  2. Gray, G.R.. (1870) Hand-list of genera and species of birds, distinguishing those contained in the British Museum. London: British Museum.
  3. (1889) “On the Genus Turnix”, Ibis 31 (4), p. 446–475 [453]. doi:10.1111/j.1474-919X.1889.tb06396.x. 
  4. Australian Biological Resources Study (1a de Majo 2014). "Species Turnix (Austroturnix) castanotus (Gould, 1840)". Australian Faunal Directory. Canberra, Australian Capital Territory: Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Alirita la 10an de Aprilo 2022.
  5. McGowan, Phil; Madge, Steve (2010) [2002]. Pheasants, Partridges & Grouse: Including buttonquails, sandgrouse and allies. London, United Kingdom: Bloomsbury Publishing. pp. 430–431. ISBN 9781408135655.
  6. (1977) Wade Peter: Every Australian Bird Illustrated. Rigby, p. 78–79. ISBN 0-7270-0009-8.
  7. (2022) “Nests and eggs of the Chestnut-backed Button-quail Turnix castanotus: Two new nests and a review of previous descriptions”, Australian Field Ornithology 39, p. 12–18. doi:10.20938/afo39012018. 246895590. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]