Avendano Gábor Corzan
Avendano Gábor Corzan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1827 en Smolník |
Morto | 24-an de junio 1903 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/1-4-7 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno (1850–1853) Akademio de Selmec (1847–1849) ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto ![]() |
Avendano Gábor Corzan, laŭ hungarlingve kutima nomordo Corzan Avendano Gábor estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto, membro (korespondanta en 1864) de Hungara Scienca Akademio.
Avendano Gábor Corzan [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1827 en Hungara reĝlando en Szomolnok (nuntempa Smolník en Slovakio). Li mortis la 24-an de junio 1903 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Avendano Gábor Corzan frekventis altlernejojn en Kassa, Eperjes, Selmecbánya, poste universitaton en Vieno, kie li ricevis diplomon en 1854. Inter 1853-1858 li instruis en gimnazio en Kassa, poste en Pest (urbo). Ekde 1869 li instruis en Universitato de Budapeŝto (kiel privata profesoro), ekde 1872 li instruis ankaŭ en la militakademio. Li verkis gravajn lernolibrojn. Li emeritiĝis en 1897, tiam li ricevis rangon reĝa konsilisto.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Az elemző mértan alapvonalai sík alakzatokra alkalmazva (1863)
- Földünk őstörténelme. A föld- és őslénytan népszerű előadásokban. (1875)
- Mennyiségtani gyakorlókönyv (Matematika ekzerca lernolibro), (1882)