Saltu al enhavo

Ayman Odeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ayman Odeh
Persona informo
أيمن عودة
Naskonomo أيمن عادل عودة
Naskiĝo 1-an de januaro 1975 (1975-01-01) (50-jaraĝa)
en Ĥajfo,  Israelo
Religio islamoAhmadismo vd
Etno arabaj israelanojPalestinanoj • Arab-Muslims vd
Lingvoj Palestina araba dialektoaraba vd
Loĝloko Ĥajfo vd
Ŝtataneco Palestino
Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nicolae Titulescu University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ĥadaŝ
Israeli Communist Youth Alliance (en) Traduki
Hadash-Ta'al (en) Traduki
Unuiĝinta Listo
Partio Komunista de Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo advokato
publika konato
homrajta aktivulo
verkisto
juristo
politikisto
akvokato
magistratano Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ayman ODEH (arabe أيمن عودة‎, hebree איימן עודה‎) estas israela advokato kaj maldekstra politikisto. Li estas la gvidanto de la Ĥadaŝ Komunista Partio kaj la estro de la Ĝenerala Listo ( Ĥadaŝ + Ta'al + Balad) [1].

Odeh estas de islama origino sed ekzamenis kristanajn lernejojn. De 1998 ĝis 2005, Odeh estis membro de la Ĥajfa Urba Konsilio. Kiel la posteulo de Mohammad Barakeh, li estas nuntempe la gvidanto de la Ĥadaŝ-.  En la israela elekto en 2015, li gajnis sidlokon en la Kneset. Ekde 2015, li ankaŭ estas partiestro kaj listestro de la Unuiĝinta Listo de Balad, Ĥadashh, Ta'al kaj Ra'am (Unuiĝinta Araba Listo), kiu estis fondita okaze de la elektoj [2].

Odeh diras ke lia servo sur la Ĥajfa urbodelegitaro klarigis al li ke araboj kaj judoj devas labori kune. Li karakterizas Ĥajfon kiel "la plej liberala, multkultura, sed samtempe la plej homogena urbo en Israelo".

Li konsideras sin subtenanto de socialismo, internaciismo kaj demokratio.

En novembro 2024, Odeh estis forpelita de la Kneset post akuzado de ĉefministro Netanyahu je esti "seria murdisto de paco." Dum lia parolado, Odeh rakontis la rakonton de viro de Gazao kies luita loĝejo estis detruita per israela aviadila atako dum li akiris naskiĝatestojn por siaj novnaskitaj ĝemeloj, mortigante kaj la bebojn kaj ilian patrinon. "Kio estas via vizio? Seria murdisto de paco," diris Odeh antaŭ esti perforte forigita de la podio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]