Saltu al enhavo

Azad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Azad
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1973 (1973-11-24) (50-jaraĝa)
en Sanandaĝo
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo repisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Repbatalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Frankfurto ĉe Majno vd
Aktiva dum 1988– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Azad Azadpour (24a de Novembro 1973), konata profesie simple kiel Azad, estas germana repisto de kurda deveno el Frankfurt. Kiel unu el la unuaj germanaj strataj repistoj kiuj iĝis sukcesaj, li forte influis la germanan rep-etoson.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li aliĝis en 1988 al aliaj repistoj kiuj nomis sian grupon Asiatic Warriors en 1990, miksis kantojn en germana, angla, persa kaj kurda kaj famiĝis kontraktinte kun diskeldonejo Ruff'n'Raw Label kaj publikiginte la EP Told Ya!. Internaj diferencoj inter la bandanoj rezultis en la fakto ke Asiatic Warriors disiĝis.

En 1999, Azad kontraktis kiel soloa artisto kun Pelham Power Productions. Li sukcesis en hiphopa etoso per venko en kantokonkurenco "Da Swing DJ Battle". La unuopaĵo "Napalm" sekvita de lia mem-produktorita soloa albumo Leben kaj la sekva albumo Faust des Nordwestens firme establis lin kiel sukcesa artisto kaj eĉ figuro de kulto.

En 2004, Azad fondis sian propran produktoran kompanion "Bozz Music", nome branĉo por urba muziko de Universal Music. Li formis la grupon Warheit kun Sezai, Lunafrow, Jeyz, kaj Chaker. Tuj aperis rivaleco inter Azad kaj la sigelo Bozz Music unuflanke kaj la sigelo Aggro Berlin aliflanke.

Azad publikigia sian trian studialbumon Der Bozz en 2004, atingis la germanan sukcesoliston Top 10 kaj forvendis siajn du unuajn albumojn komplete. Krome la ĉefa komerca sukceso de Azad estis kuna entrepreno kun la germana repisto Kool Savas en One, publikigita pere de BMG kaj atingante la rangon 5an en la Germana Albuma Sukcesolisto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001 Leben
  • 2003 Faust des Nordwestens
  • 2004 Der Bozz
  • 2005 One (kun Kool Savas)
  • 2006 Game Over
  • 2007 Blockschrift
  • 2009 Azphalt Inferno
  • 2009 Assassin
  • 2010 Azphalt Inferno II
  • 2016 Leben II
  • 2017 NXTLVL
  • 2019 Der Bozz
  • 2020 Goat

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Azad (rapper) en la angla Vikipedio.