Azali Assoumani
Azali Assoumani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Azali Assoumani | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1959 (65-jaraĝa) en Mitsoudjé | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Ŝtataneco | Komoroj vd | ||||
Partio | Convention for the Renewal of the Comoros (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Azali Assoumani (naskiĝis la 1-an de januaro 1959 en Mitsoudjé, Komoroj) de 1999 ĝis 2006 estis la ŝtata prezidento de la Komoroj. Ekde 2016 li plenumis la oficon denove.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Assoumani, kolonelo de la komora armeo, ekde la 30-a de aprilo 1999 funkciis kiel la landa prezidanto post kiam li puĉe renversis la antaŭan prezidanton Tadjidine Ben Said Massounde, ĉar tiu ŝajnis subteni sendependiĝon de la komora insulo Anjouan. La ofico de prezidanto Assoumani restis ĝis la 21-a de januaro 2002, sed tiam li venkis la 26-an de majo 2002 la multpartian prezidantan baloton. En majo 2006, li estis venkita en la prezidanta elekto de la islamisto Ahmed Abdallah Mohamed Sambi. La 15an de aprilo 2016 li venkis en la prezidanta balotado kaj la 26-an de de majo de tiu jaro li enoficiĝis. [1]
Assoumani estas edziĝinta kaj havas kvar infanojn.
Ĝis 2018 la prezidanteco turniĝis ĉiujn kvin jarojn inter la tri insuloj de la lando, Grande Comore, Anjouan kaj Mohéli. La konstitucia referendumo en 2018 finis ĉi tiun sistemon kaj permesis al Azali stari en la komoriana prezidant-elekto en 2019, kiun li gajnis en la unua raŭndo de voĉdonado ricevante 60.7% de la voĉdonoj.
En majo 2022, Azali Assoumani ricevis la Kontinentan Distingon de la Afrikeco-Trofeo de la maroka ambasado en Komoroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 artikolo Comores - le nouveau Président mem présente en rassembleur en la retejo tempsreel.nouvelobs.com la 26-a de majo 2016 (france)