Saltu al enhavo

Azera Soveta Enciklopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы
skribita verko • national encyclopedia • universal encyclopedia
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo azerbajĝana lingvo
Eldonado
Eldondato 1976
Loko Bakuo
Eldonejo Research Center of "Azerbaijan National Encyclopaedia"
Ĝenro universal encyclopedia • enciklopedio
vdr
Ĉiuj dek volumoj de la Azera Soveta Enciklopedio 1976-1987.

La Azera Soveta Enciklopedio (azere: Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы АСЕ, Azərbaycan Sovet Ensiklopediyası ASE) estis universala enciklopedio en azerbajĝana lingvo. La verko eldoniĝis de 1976 ĝis 1987, dum la Soveta Epoko fare de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko.[1]

La projekto estis fondita en 1966 kiel fako de la Instituto de Historio de la "Akademio de Sciencoj de la Azerbajĝana SSR" (hodiaŭ la Nacia Akademio de Sciencoj de Azerbajĝano sub la prezidanteco de Rasul Rza (1910-1981) kaj Ĝemil Gulijev (1927-2010). La ĉefredaktistoj estis ankaŭ Rasul Rza kaj Ĝemil Gulijev. Ĝi estis universala enciklopedio, sed kun emfazo de azerbajĝanaj temoj. Entute eldoniĝis 10 volumoj. La publikigo de la enciklopedio finiĝis post 1987, pro financaj kaj politikaj problemoj, ĉar Sovetunio estis disrompiĝanta. Kiel rezulto, la laŭplana 11-a volumo pri Azerbajĝano neniam estis publikigita.[1]

Originala nomo Volumo nombro Jaro de eldonado Alfabeta ordo de artikoloj
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 1 1976 А—БАЛЗАК
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 2 1978 БАЛЗАМ—ГАЈДАР
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 3 1979 ГАЈЫБОВ—ЕЛДАРОВ
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 4 1980 ЕЛДƏҜƏЗ—ИТАБИРА
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 5 1981 ИТАЛИЈА—КУБА
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 6 1982 КУБА—МИСИР
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 7 1983 МИСИР—ПРАДО
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 8 1984 ПРАДО—СПРИНТ
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 9 1986 СПУТНИК—ФРОНТОН
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы 10 1987 ФРОСТ—ШҮШТƏР
Азәрбајҹан Совет Енсиклопедијасы АЗӘРБАЈҸАН ССР (planita)
Entute
(1 – 10)
1976 – 1987 А—ШҮШТƏР

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]