Bánréve
Bánréve estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd. La loknomo signifas: pramo-de-banuso.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 7 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2992/20.3577
- Alto super marnivelo: 153 m
- Loĝantaro: 1450
- Poŝtkodo: 3654
- Telefonprefikso: 48
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Sajó, laŭ la slovaka landlimo, laŭ ĉefvojoj kaj fervojoj Miskolc-Slovakio kaj Miskolc-Ózd. Putnok troviĝas 5, Ózd 15, Kazincbarcika 25, Miskolc 40 km-ojn. Ĝis 2008 limpasejo voje kaj fervoje funkciis tie. Kontraŭe troviĝas Lenartovce.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1381. En 1566 la turkoj bruldetruis kaj senhomigis la vilaĝon. En 1831 ĥolero, en 1846 tifo okazis. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolo ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1926
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj de 1928
- kastelo de Serényi (ŝerEnji), nun infanĝardeno
- monumento de falintoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Bánréve naskiĝis marksisto Dezső Kalocsai.
Ĝemelkomunumo
[redakti | redakti fonton]Komunumoj pri bán (= banuso) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Alsóbán | Bán | Bánfa | Bánfalva | Bánhorváti | Bánkeszi |
Bánpatak | Bánréve | Bántolmács | Bántornya | Felsőbán | Mosonbánfalva |