Saltu al enhavo

Bärenhöhle (antisemitismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bärenhöhle
reto Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Vieno
vdr
nomdona seminariejo pri paleontologio ĉe la Viena universitato, 1928

Urskaverno (germane Bärenhöhle) nomiĝis de la 1920-a jaroj iel malica grupo sen reglamento de kristansocialaj, germannaciemaj kaj antisemitaj profesoroj de la fakultato pri filozofio ĉe la Universitato de Vieno.

Laŭ esploroj de Klaus Taschwer ĉi retejo, per intervenoj kaj antaŭaj kaŝaj interkonsentoj, malhelpis la habilitiĝon kaj vokiĝon de judaj aŭ politike maldekstraj scienculoj. Ĉefis kaj verŝajne ankaŭ fondintis la paleontologo Othenio Abel. Plej grava fonto estas la membiografiaj notoj kiujn publikigis lia disĉiplo kaj bofilo Kurt Ehrenberg.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Othenio Abel, kluba organizanto

Post la ekkatedrestreco de Abel en 1917 li ekigis siajn universitatpolitikajn agadojn. Abel timis laŭ propraj asertoj ke sub novaj kondiĉoj ekde 1919 la universitaton ekregos komunistoj, socialdemokratoj kaj multaj judoj.[1] Verŝajne en 1922 ekiĝis la kaŝa konspiro. Oni kunvenis regule en senfenestra seminariejo (inter ŝtuparoj IX kaj VII en la ĉefa universitata domo). Tie estis lokigitaja ankaŭ la kavernursaj ostoj el la kaverno Drachenhöhle apud Pernegg-Mixnitz.[2][3]

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Bärenhöhle kunlaboris kun Deutsche Gemeinschaft, ties Akademische Sektion kaj Deutscher Klub. Konataj scienculoj, kies habilitiĝpetoj estis tiel malhelpataj, jenas: Karl Lark-Horovitz, Otto Halpern, Leonore Brecher, Paul Alfred Weiss kaj Edgar Zilsel. Aliaj judoj, i.a. Karl Popper, pro tio eĉ ne iam provis kandidati. Inverse la Bährenhöhle-anoj protektis kaj apogis favorantojn de kontraŭjudismo. Eble ili en 1922 ankaŭ subtenis la rektorecon de Karl Diener en 1922, kiu volis havi ĉealtlernejan akceptolimon por judaj studentoj. Kelkaj el la antisemitisme fiagantoj perdis siajn postenon dum Aŭstrofaŝismo (de 1934) respektive re-karierumis en 1938 post Anschluss. Eĉ post 1945 kelkaj daŭre profesoris; Richard Meister, de 1951 prezidanto de Aŭstra Akademio de Sciencoj (re)bonvenigis eksan anojn de Bärenhöhle akademie.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Ariĝis 18 viroj (escepte de Abel ĉiuj de la filozofia fakultato!), nome Hans Uebersberger (dekano 1924/25, rektoro 1930/31), Heinrich von Srbik (dekano 1932/33), Gustav Turba, Wilhelm Bauer, la pedagogo Richard Meister (dekano 1930/31), la filozofo Robert Reininger, la prahistoriisto Oswald Menghin (dekano 1928/29, rektoro 1935/36), la slavisto Carl Patsch (dekano 1925/26), la germanistoj Rudolf Much kaj Dietrich Kralik, la orientalistoj Rudolf Geyer, Friedrich Kraelitz kaj Viktor Christian (dekano 1938–1934), la egiptologoj Hermann Junker (dekano 1922/1923) kaj Wilhelm Czermak, la muzikhistoriisto Robert Lach kaj la lingvisto Anton Pfalz. Kiom longe kaj ĉu ĉiam kun kiuj la grupo renkontiĝis, ne esta konate.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Völkischer Beobachter, 17.1.1941; esplorite fare de Klaus Taschwer: "Othenio Abel. Paläontologe, antisemitischer Fakultäts- und Universitätspolitiker." Ĉe: Universität – Politik – Gesellschaft. Eldonis Mitchell Ash kaj Josef Ehmer. Vandenhoeck & Ruprecht, 2015, p. 289 (antaŭvido guglolibra
  2. Mitchell G. Aŝ: "Die Universität als Ort der Politik seit 1848". Ĉe: Universität – Politik – Gesellschaft, V&R unipress, 2015, p. 84–86
  3. Klaus Taschwer: "Die Bärenhöhle, eine geheime antisemitische Professorenclique der Zwischenkriegszeit. 1918–1965" - ĉe: Geschichte.univie.ac.at, 14.3.2017