Béla Bamberger
Béla Bamberger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1854 en Szeged |
Morto | 12-an de junio 1906 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto advokato ![]() |
Béla Bamberger, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bamberger Béla estis hungara advokato. Lia nobela antaŭnomo estis balástyai [balAŝtjai] ekde 1903.
Béla Bamberger[1] naskiĝis la 8-an de marto 1854 en Szeged, li mortis la 12-an de junio 1906 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Bamberger devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1872, poste li studis en Universitato de Vieno kaj Reĝa Universitato de Budapeŝto. En la lasta li akiris juran diplomon en 1877 kaj post 2 jaroj li advokatiĝis. Post la diplomo li praktikadis en juĝejoj de Szeged kaj Budapeŝto, poste inter 1879–1881 li studvojaĝis eksterlande. Hejmenveninta li estis advokato en la hungara ĉefurbo, sed li okupiĝis ankaŭ pri ekonomio. Liaj ambaŭ studoj ricevis akademiajn premiojn.
Liaj studoj
[redakti | redakti fonton]- A valutakérdés az Északamerikai Egyesült Államokban. (Bp., 1890)
- A tőzsdeadó. Adópolitikai tanulmány. (1895)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM43761;jsessionid=7502B5281324AA728A1D13D026E14098 hungarlingva datenaro de muzeo