Béla Barna (matematikisto)
Béla Barna (matematikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 30-an de marto 1909 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Máramarossziget |
Morto | la 9-an de junio 1990 en Hungario Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | instruisto universitata instruisto matematikisto |
Béla Barna, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barna Béla, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, matematikisto.
Béla Barna[1][2] naskiĝis la 30-an de marto 1909 en Máramarossziget (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sighetu Marmației en Rumanio), li mortis la 9-an de junio 1990 en Debrecen (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Barna maturiĝis en gimnazio en Nyíregyháza en 1926, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1931 en la sekva jaro li doktoriĝis samloke. Post la diplomo li estis asistanto 4 jarojn en la universitata instituto, inter 1935–1951 li instruis en gimnazioj en Nagykálló kaj Debrecen, sed en la lernojaro 1942 li havis stipendion en Vieno. Li estis lektoro (1951–1953), docento (1953–1970), poste profesoro en Scienca Universitato Lajos Kossuth ĝis la pensiuliĝo en 1976, sed en la lernojaro 1966 li estis katedrestro en Pedagogia Altlernejo de Eger. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1957, li doktoriĝis en 1970 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis ĉefe pri la iteracio. Li ricevis 2 premiojn en 1975 kaj 1976.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A medium aritmetiko-geometrikum elméletéhez. (ankaŭ disertaĵo, 1932)
- Zur elementaren Theorie des arithmetisch-geometrischen Mittels. (1938)
- Über des Newtonsche Verfahren zur Annäherung von Wurzeln algebraischen Gleichungen. (1951)
- Bizonyos algebrai egyenletekre alkalmazott Newton-féle gyökközelítő eljárás divergenciapontjairól. (ankaŭ disertaĵo, 1955)
- Über die Iteration reeller Funktionen. I–II. (1960–1965)
- A valós függvények iterálásáról. (disertaĵo, 1970)