Béla Bartók (lernejestro)
Béla Bartók | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de novembro 1855 en Újvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 4-an de aŭgusto 1888 en Nagyszentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Familio | |
Edz(in)o | Paula Voit (en) (1880–nekonata valoro) |
Infano | Béla Bartók |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Béla Bartók, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartók Béla estis hungara agronomo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szuhafői [suhafOi], liaj pseŭdonimoj estis dr. Schmidt János kaj R. J.. Li estis patro de la samnoma Béla Bartók.
Béla Bartók[1] naskiĝis la 19-an de novembro 1855 en Újvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Uivar en Rumanio), li mortis la 4-an de aŭgusto 1888 en Nagyszentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sânnicolau Mare en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Bartók maturiĝis en gimnazio en Pest (urbo), poste li studis agronomion en ekonomia lernejo de Kolozsvár. Helpe de stipendio li daŭris la studojn en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), sed pro frua morto de lia patro li hejmenvenis. Li iĝis gvidanto de la loka kamparana lernejo ĝis sia frua morto en Nagyszentmiklós. Li okupiĝis amatore ankaŭ pri muziko, li aranĝis muzikajn vesperojn, koncertojn. Li edziĝis en 1880, en la sekvanta jaro filo naskiĝis. En 1884 li fondis gazeton pri agrikultura instruado, sed li kontribuis ankaŭ en aliaj gazetoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Miként szervezzük az alsóbb gazdasági szakoktatást (1884)
- Gazdasági egyesületek vagy gazdasági kormánybiztosok szerveztessenek? (1886)