Saltu al enhavo

Béla Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Bay
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de februaro 1907 (nun 1907-02-08)
en Hungario Szinérváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 26-an de julio 1999
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 20/1-1-165 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skermanto
sporta trejnisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Bay [baj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bay Béla estis hungara skermisto (sabristo, rapiristo, spadisto), olimpiano, trejnisto, altlerneja instruisto. Lia nobela nomo estis ludányi [ludAnji].

Béla Bay[1] naskiĝis la 8-an de februaro 1907 en Szinérváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Seini en Rumanio), li mortis la 26-an de julio 1999 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Béla Bay skermis en sportklubo ekde 1924. Inter 1933-1948 li estis membro de la hungara nacia teamo, dum li estis hungara ĉampiono kvarfoje (1935, 1937, 1941 kaj 1944). En la universiado li akiris arĝentan medalon teame en 1933. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948 kiel skermisto kaj samtempe trejnisto. Li forlasis la aktivan skermon en 1952, poste li estis trejnisto kaj signifa gvidanta figuro de la hungaraj skermistoj. Li havis trejnistan diplomon, kiun li levis al majstra grado en 1961. Li ankaŭ instruis en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto kiel docento. Li edziĝis en 1969. Li ricevis premiojn inter 1941-1997.

Liaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Tőr- és párbajtőrvívás (kunaŭtoro, 1953)
  • Páston és páston kívül (kunaŭtoro, 1979)

Liaj disĉiploj

[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • busto en Budapeŝto (2000)[2]
  • premio "Bay Béla"

Referencoj

[redakti | redakti fonton]