Saltu al enhavo

Béla Brandenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Béla Brandenstein
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1901 (1901-03-17)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aŭgusto 1989 (1989-08-24) (88-jaraĝa)
en Sarbruko
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Germanio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1923) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Barono Béla Brandenstein, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Brandenstein Béla Károly estis hungardevena germana filozofo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis ranysi [ranjŝi].

Béla Brandenstein[1] naskiĝis la  17-an de marto 1901(nun 1901-03-17) en Budapeŝto, li mortis la 24-an de aŭgusto 1989 en Saarbrücken.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Brandenstein maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919, poste li doktoriĝis el filozofio en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1923. Li plustudis en Berlino en la studjaro 1924. Inter 1925-1929 li estis oficisto kaj bibliotekisto en Hungara Scienca Akademio, sed ekde 1927 li ankaŭ instruis en la universitato en altaj instruaj rangoj. Ekde 1934 li estis ankaŭ katedrestro. Inter 1945-1948 li vivis en Aŭstrio, poste ĝis sia morto en Okcidenta Germanio. Ekde 1949 li estis profesoro de Universitato de Sarlando ĝis la pensiuliĝo en 1969. En 1950 li ricevis germanan ŝtatanecon. Li edziĝis en 1928.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Grundlegung der Philosophie. (1-a volumo: 1926, tralaborita: 1965; 2-6 volumoj: 1966–1970; 3-a volumo: 1927; hungare Bölcseleti alapvetés (1935, 1944)
  • Művészetfilozófia (1930, 2-a eldono: 1939)
  • Az ember a mindenségben. (3 volumoj, 1936–1937)
  • Platon. (monografio, 1941, germane 1951)
  • Das Bild des Menschen und die Idee des Humanismus. (1948)
  • Die Quellen des Seins. Einführung in die Metaphysik. (1955)
  • Wahrheit und Wirklichkeit. (1965)
  • Logik und Ontologie. (1976)
  • Der Mensch vor Gott. Eine Studiensammlung. (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]