Béla Csákvári
Béla Csákvári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1924 en Vrbas |
Morto | 11-an de decembro 2010 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
Béla Csákvári [ĉAkvAri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csákvári Béla, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.
Béla Csákvári[1] naskiĝis la 30-an de majo 1924 en Vrbas (urbo) (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nuntempe en Serbio), li mortis la 11-an de decembro 2010 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Csákvári apartenis al la hungara minoritato de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Li maturiĝis en serblingva gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste li laboris 2 jarojn en la sama urbo en laboratorio de uzino pri sukero, pli poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Post la diplomo li estis samloke asistanto (1950–1959), lektoro (1959–1966), docento (1966–1970), profesoro (1970–1994), krome ekde 1966 ankaŭ katedrestro. Intertempe li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis en 1969 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1944, post 6 jaroj filino naskiĝis, en 1984 li vidviĝis. Li ricevis premiojn inter 1984-2008.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Ipari vizek előkészítésének mészszükségletéről. (kunaŭtoro, 1952)
- A lítium üvegelektród lúgos hibájának temperatúrafüggéséről. (kunaŭtoro, 1957)
- Eljárás elektródaüveg előállítására. (patento, 1959)
- Adatok az üvegelektród elméleti és gyakorlati kérdéséhez. (disertaĵo, 1960)
- Általános és szervetlen kémiai praktikum II. kötet. (kunaŭtoro, 1961; 2-a tralaborita eldono: 1967)
- Fázishatár- potenciál szilikátüveget tartalmazó rendszerekben. (disertaĵo, 1968)
- A szerkezeti szervetlen kémia jelentősége a kémiai tulajdonságok értelmezése, a reakciók mechanizmusának vizsgálata szempontjából. (1977)
- Bevezetés a szervetlen kémiába. (studenta lernolibro, 1981; 2-a eldono: 1987)
- Molekularezgések elméleti vizsgálata. (kunaŭtoro, 1998)