Béla Faludi
Aspekto
Béla Faludi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faludi Béla estis hungara kuracisto, profesoro, biologo, genetikisto.
Béla Faludi [1] naskiĝis la 16-an de julio 1909 en Baja. Li mortis la 19-an de januaro 1984 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Faludi akiris kuracistan diplomon en 1936 supozeble en Italio, poste li laboris en medicina laboratorio. En 1948 li fondis biologian katedron en Universitato de Budapeŝto, li estis tie katedrestro kaj publika ordinara profesoro ekde 1953. Li pensiuliĝis en 1979. Li estis signifa apoganto de (eraraj) genetikaj tezoj kreitaj en Sovetunio. En 1965 li doktoriĝis en biologio.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A darwinizmus alapjai (Fundamentoj de la darvinismo), (1950)
- Örökléstan (1961) - studenta lernolibro
- Származástan (1974) - studenta lernolibro