Béla Halmos
Béla Halmos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de junio 1946 en Szombathely |
Morto | 18-an de junio 2013 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/18 (6/D)-1-10 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Béla Halmos [halmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmos Béla estis hungara violonisto, popolkantisto, altlerneja instruisto, arkitekto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2013).
Béla Halmos [1] naskiĝis la 4-an de junio 1946 en Szombathely, li mortis la 18-an de julio 2013 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Halmos frekventis lernejon en Gyula, kie li lernis ankaŭ violonadon. Li akiris arkitektan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1970. Post siaj studoj li eklaboris en arkitekta instituto, sed libertempe li ankaŭ muzikadis popolkantojn. Dum la studentaj jaroj en 1969 li muzikadis duope kun Ferenc Sebő, ekde 1974 jam en orkestro. En 1972 li partoprenis en movado "dancdomo," kiu revivigis la hungaran popolmuzikon. En 2011 tiu movado iĝis kultura heredaĵo de UNESCO. Inter 1979 kaj 1991 li koncertadis laŭokaze, poste li estis primara violonisto de popolorkestro "Kalamajka" ĝis 2009. Intertempe en 1987 li akiris muziksciencan gradon kandidato, poste li okupiĝis profesie pri esploro de popolmuziko. En 2007 li ekinstruis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, samtempe en Universitato de Pécs. Li eldonis diversajn muzikdiskojn. Li ricevis premiojn inter 1973-2013. Li ekhavis edzinon en 1969, kiu naskis 2 filinojn.
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Ádám István és bandája (Egy széki zenekar monográfiája) (disertaĵo, manuskripto, 1986)
- A széki férfitáncok zenéje. Széki hangszeres népzene I. (kunaŭtoro, 1995)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2014)
- popolmuzika festivalo en Gyula ekde 2014
- premio nomata pri Béla Halmos