Béla Harkányi
Aspekto
Béla Harkányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Harkányi Béla Fülöp Miksa |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1869 en Peŝto |
Morto | 23-an de januaro 1932 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/1-1-24 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Parencoj | Frigyes Harkányi (onklo) János Harkányi (kuzo aŭ kuzino) Károly Hieronymi (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto astronomo |
Béla Harkányi [harkAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Harkányi Béla estis hungara astrologo, matematikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1911).
Béla Harkányi [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de januaro 1932 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Harkányi frekventis universitatojn en Budapeŝto, Strassburg, Lejpcigo, fine li laboris en observatorio de Parizo. Baldaŭe li studvojaĝis al Usono, fine en 1896 li doktoriĝis en Budapeŝto. Inter 1899 - 1903 li kune laboris kun Miklós Konkoly-Thege en observatorio en Ógyalla. Li estis la unua, kiu mezuris temperaturon de la steloj. En 1907 li ekinstruis en la Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li ofte okupiĝis ankaŭ pri matematiko.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A sarkmagasság ingadozása… — Die Bestimmung und Theorie der Polhöchenschwankungen, (1896)
- Az égitestek hőmérsékletének meghatározása (1903)
- Darstellung der photographischen und photometrischen grösse als Funktion der Temperatur der Sterne, (1911)